Kristanismo
monoteisma Abrahama religio, fondita en la 1-a jarcento, rigardanta Jesuon el Nazareto kiel ian diaĵon (depende de la sekto), kies sankta libro estas la Biblio (bazita de la hebrea Biblio kun suplemento, la t.n. Nova Testamento) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1.94 mil milionojn da kredantoj[1][2][3] (islamo havas 1.17 kaj hinduismo 762 milionojn) aŭ iel 33% de la homaro. Ĝi estas la precipa religio en la tuta mondo ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
principaj grupoj de religioj | |||||
Abrahama religio | |||||
Komenco | 33 vd | ||||
Fondinto(j) | Jesuo Kristo • Maria, patrino de Jesuo • Paŭlo de Tarso • Simono Petro vd | ||||
| |||||
Kristanismo estas monoteisma religio, bazita sur la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto, kiun kristanoj kredas esti la Filo de Dio, laŭ la Nova Testamento, kiu naskiĝis kiel homo, vivis kiel juda predikanto en la komenco de la 1-a jarcento kaj mortis sur kruco kiel elaĉeto por la pekoj de la homoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj, por montri sian dian esencon. Tiel Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.