![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg/640px-Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg&w=640&q=50)
Monoteismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monoteismo aŭ unudiismo estas la kredo, ke ekzistas nur unu Dio. Plejofte la dio de unudiismo estas ĉiopova, ĉieesta, ĉioscia, ĉiam justa kaj bona.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg/320px-Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/91/CIMRM_44-Mithraic_pater_%28Dura_Europos%29.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Allah-green.svg/200px-Allah-green.svg.png)
Monoteismo estas difinita fare de la Encyclopaedia Britannica kiel kredo je la ekzisto de unu Dio aŭ en la unueco de Dio.[1] La Oxford Dictionary of the Christian Church (Oksforda Vortaro de la Kristana Eklezio) donas pli limigitan difinon: "kredo je unu persona kaj transcendenta Dio", kontraste al politeismo kaj panteismo.[2] Distingo povas esti farita inter ekskluziva monoteismo unuflanke, kaj aliflanke inkluziva monoteismo kaj plurforma monoteismo kiuj, agnoskante multajn apartajn diojn, postulas iun subestan unuecon.[3]
Monoteismo karakterizas la tradiciojn de Atonismo, Babismo, la Bahaa Kredo, Kaodaismo, Ĉondogjo, Kristanismo, Diismo, Eckankar, Islamo, Judismo, Rastafaria movado, Ravidasiismo, Seiĉo-no-Ie, Ŝivaismo, Sikismo, Tenrikjo, Viŝnuismo, kaj Zaratuŝtrismo kaj elementoj de la kredo estas videblaj en multnombraj aliaj religioj.[4]