![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg/640px-Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg&w=640&q=50)
Ĉiopoveco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiopoveco estas la senlima kaj neelĉerpebla povo, alivorte nefina povo. En la religioj unudiaj ĉi tiu povo estas kutime nur posedata de Dio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg/320px-Ludovico_Mazzolino_-_God_the_Father.jpg)
En la filozofio de la plejmulto el la unudiaj religioj la ĉiopoveco aperas kiel unu el la karakterizaĵoj de Dio, inter kiuj sin trovas: ĉioscieco, ĉieesteco kaj ĉiokompateco.
La termino ĉiopoveco uziĝis kun diversaj kaj malsamaj konotacioj. Inter ili:
- Dio ne nur povas transcendi la leĝojn de fiziko aŭ de probableco, sed ankaŭ povas transcendi la logikajn verojn (ekzemple, Dio povus krei kvadratan cirklon, aŭ igi ke du plus du egalu al fiŝo), ĉar nenio limigas Dion.
- Dio povas interveni en la mondo modifante la leĝojn de la fiziko kaj de la probableco (ekz. Dio povas fari miraklojn), sed estas neebla (kaj sensenca) diri ke Dio povas kontraŭdiri la logikajn verojn.
- La ĉiopoveco de Dio ne povas modifi aŭ aliigi la leĝojn de la fiziko aŭ de la logiko; lia ĉiopoveco mezuriĝas laŭ la rego de tiuj leĝoj kiujn ankaŭ Li obeas
- Dio povas fari ĉion kio kongruas kun sia naturo mem. Ĉar Supera Estaĵo, ekzistas nenio aŭ neniu kiu povu ekzerci ian povon sur Lin, kiu estas la fonto kaj origino de ĉia povo. La naturo de Dio inkluzivas la logikon kaj pro tio, Dio nenion logike absurdan faras. Dio povas modifi la leĝojn de fiziko ĉar ili ne estas parto de sia naturo (laŭ strikta senco, kvankam ili povas esti lia reflekto), ili estas nur ilo por atingi celon. Tertuliano resumis ĉi tion alimaniere.
![]() |
|