From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kresta akcipitro (Accipiter trivirgatus) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.[1]
Kresta akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kresta akcipitro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter trivirgatus (Temminck, 1824) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Krestaj akcipitroj reproduktiĝas en sudorienta Azio el Barato kaj Srilanko ĝis suda Ĉinio, Indonezio kaj Filipinoj. Ili estas specio de loĝantaj birdoj ĉe lokoj de malaltaj teroj kie estas arboj ĉu ĝangaloj ĉu arbaroj ĉu manglejoj; ankaŭ en malfermaj altaj zonoj kie estas arboj en Butano kaj Barato ĉe Himalajo (arbaroj de Shorea robusta); tamen en tiuj nordaj habitatoj ĝi estas tre rara. Ili vivas el marnivelo ĝis 2.400 m de alteco. Esence tiu orientalisa specio estas limigita al tropikaj kaj varmaj subtropikaj areoj.[2]
La Kresta akcipitro estas rabobirdo kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, taŭgaj por manovri inter arboj. Ili estas 30-46 cm longaj, kaj la ino estas multe pli granda ol la virbirdo. Pligrandeco kaj eta kresto surnuka, klare videbla en konturo, diferencigas ĝin disde la plej proksima familiano nome Hindia akcipitreto aŭ Besro, Accipiter virgatus.[1] Virbirdoj pezas ĉirkaŭ 200 gm, la inoj ĉirkaŭ 350 gm.
La virbirdo havas malhelbrunan kronon, grizan vizaĝon, nigrajn strietojn gorĝa kaj mustaĉa. Helaj subaj partoj estas ruĝecbrune striecaj vertikale en brusto kaj horizontale en ventro.
La ino -pli granda- havas pli brunajn kapon kaj striojn en subaj partoj. La junuloj havas helajn bordojn en kapaj plumoj kaj la kolorfono de subaj partoj estas pli flaveca (sablokolora) ol blanka.[1]
Kruroj kaj irisoj estas tre flavaj. La beko estas malhelgriza kaj la vaksaĵo flava.
Temas pri arbara specio de loĝantaj birdoj, tio estas nemigrantaj, kiuj konstruas neston el bastonetoj en arbo kun folioj en interno, kie la ino demetas du aŭ tri ovojn bluecblankajn, kiuj estas kovotaj dum iomete pli ol unu monato.[1]
La flugo estas karaktera malrapida flugilfrapado kaj posta glitado, simila al aliaj Akcipitroj kiaj la Akcipitro (A. gentilis).[1] Kiel samfamilianoj, tiu silenta arbara birdo ĉasas birdetojn, mamuletojn kaj reptiliojn en arbaro, kaptante ilin neatendite per surpriza ekflugo ekde gvatejo.
La subspecioj de la Kresta akcipitro (Accipiter trivirgatus) estas diversaj laŭ la loĝloko. Tiele:
La isĉnocera laŭso Degeeriella storeri estas parazito de tiu birdo; ĝi estas ankoraŭ nekonata el iu ajn alia gastiganta specio. Aliflanke la Kurodaia fulvofasciata, nome amblicera laŭso parazita de la Kresta akcipitro, troviĝas amplekse en rabobirdoj de la tuta Holarkto.[3]
En Hongkongo, A. trivirgatus estas protektata specio laŭ la Wild Animals Protection Ordinance Ĉap 170. Ĝi povas troviĝi en la Parko Kam Ŝan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.