From Wikipedia, the free encyclopedia
La besro aŭ hindia akcipitreto, Accipiter virgatus, estas taga rabobirdo de familio akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn, milvojn, cirkuojn, ktp.
Besro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Accipiter virgatus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Accipiter virgatus (Temminck, 1822) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Besro estas disvastigita loĝanta bredanto en densaj arbaroj de sudorienta Azio el Barato ĝis suda kaj centra Ĉinio, Filipinoj kaj Indonezio. Ili vivas el marnivelo ĝis 3.000 m de alteco.
Tiu birdo estas mezgranda rabobirdo (25–36 cm) kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, ambaŭ adaptiĝoj por manovri inter densa vegetaĵo. La virbirdoj pezas de 85 ĝis 110 g, la inoj 131 ĝis 154 g.
Tiu specio estas kvazaŭ pli malhela versio de la samzone disvastigita Ŝikro, sed ĉiu plumartipo havas malhelan vertikalan gorĝan strieton. La plenkreska (vira) Besro havas malhelgrizan dorson kaj estas sube blanka, iom ruĝe bustre kaj ruĝete striita ventre. La ino estas pli granda kaj bruna. La junulo estas malhelbruna dorse above kaj blanka sube, brune striita. Ili havas flavajn krurojn kaj okulojn kaj klare tristriitan voston; la tri klaraj strioj subflugilaj estas diferencigilo disde la Ŝikro, A. badius.
Vintre Besroj eliras al pli malfermaj arbaroj kaj eĉ terkultivitaj teritorioj. Ties ĉasada tekniko estas simila al aliaj akcipitroj, kiaj Akcipitro A. nisus aŭ Striakcipitro A. striatus, falante surprizige el kaŝita gvatejo aŭ inter arbustoj por kapti nenion atendantajn predojn. La predoj estas plej ofte lacertoj grandaj insektoj, birdetoj kaj etaj mamuloj.
Ĝi nestas en arboj, konstruante novan neston ĉiujare, sed ili povas reuzi malnovan de aliaj birdoj. La ino demetas 2-5 ovojn, sed pli ofte 3 aŭ 4.
La kutima flugado de tiu specio estas karaktera flapado kaj glitado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.