Kontraŭvariola vakcino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭvariola vakcino, la unua vakcino sukcese disvolvigita, estis enkondukita de Edward Jenner en 1798. Li sekvis siajn proprajn observojn ke laktistinoj kiuj jam estis suferintaj pro bovovariolo ne suferis poste variolon kio indikis, ke inokuli bovovariolon protektas kontraŭ variolo. La vorto vaccine (vakcino) derivas el Variolae Vaccinae (tio estas variolo de bov(in)o), termino dezajnita de Jenner por aludi al la bovovariolo kaj uzita en la longa titolo de sia verko Inquiry into the...Variolae Vaccinae... known...[as]... the Cow Pox.[2] Vakcinado, nome la termino kiu tuje anstataŭis inokulado de bovovariolo kaj vakcina inokulado, estis dekomence uzita presite de amiko de Jenner nome Richard Dunning en 1800.[3] Dekomence, la terminoj vakcino/vakcinado aludis al variolo, sed en 1881 Louis Pasteur proponis, ke honore al Jenner la termino ampleksiĝu por kovri la novajn protektajn inokuladojn enkondukitajn.