Konstantino Karateodori
greka matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Konstantino Karateodori, Constantin Carathéodory (en greka: Κωνσταντίνος Καραθεοδωρή Konstantinos Karatheodori; 13a de septembro 1873 – 2a de februaro 1950) estis greka matematikisto kiu pasigis plej el sia profesia kariero en Germanio. Li faris gravajn kontribuojn al la teorio de funkcioj de reela variablo, la variada kalkulo kaj la mezurteorio. Lia laboro inkludis ankaŭ rezultojn pri konformaj reprezentoj kaj pri la teorio de limkorespondo. En 1909, Karateodori pioniris en la Aksioma Formulado de Termodinamiko per pure geometria alproksimiĝo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi