WWF-ekoregiono el okcidenta Nordameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
La koloradiaj rokmontaraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Usono.
Koloradiaj rokmontaraj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Colorado Rockies Forests Ecoregion [+] | ||||
Tiu ekoregiono situas ĉe la plej altaj altitudoj de Rokmontaro, en centra kaj okcidenta Koloradio, norda Nov-Meksiko kaj sudorienta Vajomingo, kaj travivas sekan kontinentan klimaton [1][2].
La superreganta vegetaĵara tipo de la ekoregiono estas pingloarbaro. Kontraste kun rokmontaraj ekoregionoj en la nordo, tordopino (Pinus contorta) estas sufiĉe malofta, anstataŭita de pezaligna pino (Pinus ponderosa) kaj ŝajntremola poplo (Populus tremuloides). Glaŭka duglaso (Pseudotsuga menziesii subsp. glauca) kaj Engelman-piceo (Picea engelmanni) ankaŭ estas troveblaj en la montarbaroj. Arista pino (Pinus aristata) estas la domina planto apud la arbarolimo/kriplarba zono. Krom koniferaroj, la ekoregiono ampleksas herbejojn, piedmontetajn herbejojn, ĉeriverajn arbarojn kaj altmontaran tundron.
La ekoregiono gastigas 210 birdospeciojn kaj 103 mamulospeciojn [3].
Mamuloj inkludas kanadan cervon (Cervus canadensis), hemionan cervon (Odocoileus hemonius), amerikan nigran urson (Ursus americanus), gulon (Gulo gulo), pumon (Puma concolor), kanadan linkon (Lynx canadensis), amerikan marteson (Martes americana), kaj, eble, grizan urson (Ursus arctos horriblis).
Kvankam tiu ekoregiono estas listigita kiel "relative stabila/sendifekta", ĝi estas minacita per arbarekspluatado, minado, disvolviĝo de nafto kaj gaso, semajnfin-dometa konstruo, brutaropaŝtadon kaj enmetitaj specioj. Protektitaj areoj inkludas Rok-montaran Nacian Parkon kaj Sovaĝejon Indian Peaks en nordcentra Koloradio, Soveĝejon Suda San Juan en sudcentra Koloradio, Nacian Arbaron Carson en nordcentra Nov-Meksiko kaj Nacian Arbaron Medicine Bow – Routt en sudorienta Vajomingo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.