From Wikipedia, the free encyclopedia
Koloman Moser (Kolo Moser) (naskiĝis la 30-an de marto 1868 en Vieno, mortis la 18-an de oktobro 1918 en Vieno), estis aŭstra artisto kiu havis konsiderindan influon en la grafika arto de la frua 20-a jarcento, krom tio ke li estis unu el la plej elstaraj artistoj de la Viena secesio same kiel kunfondinto de la Atelieroj de Vieno[1] konataj kiel "Wiener Werkstätte".
Laŭlonge de sia vivo, Moser dezajnis larĝan gamon da artaj verkoj: libroj kaj desegnoj, de poŝtmarkoj ĝis vinjetoj por revuoj, modo, vitraloj, porcelanaĵoj kaj ceramikaĵoj, blovita vitro, manĝilaro, arĝentaĵoj, juvelaro kaj meblaro, inter aliaj.
Li studis en la Viena Akademio kaj la Lernejo de Aplikitaj Artoj (Kunstgewerbeschule) kie li ankaŭ donis kursojn ekde 1899.
Liaj dezajnoj por arĥitekturo, meblaro, juvelaro, desegno kaj tapiŝoj helpis karakterizi la verkojn de lia epoko. Moser alportis la purajn liniojn de la ripetataj motivoj de arto kaj arĥitekturo, klasika greko-romia stilo responde al la dekadenco de baroka tipo ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento en Vieno.
Inter 1901 kaj 1902 li publikigis katalogon titolitan “Die Quelle” (La Fonto) de elegantaj dezajnaj desegnoj por aĵoj kiaj tapiŝoj, teksaĵoj kaj paperaĵoj.
En 1903 Moser, kune kun sia kolego Josef Hoffmann, fariĝis fondinto de la "Wiener Werkstätte", kies studoj kaj metiartistoj produktis variajn hejmajn ilarojn dezajnitaj en estetika kaj funkcia maniero, inkluzive de vitraĵaro, arĝentaĵo kaj tekstiloj.
En 1904 li dezajnis la absidan arkon el mozaikoj kaj vitraĵo por la Preĝejo de San Leopoldo de Vieno (Kirche am Steinhof).
En 1905, kune kun la grupo de Gustav Klimt, li disiĝis de la Viena secesio. La saman jaron li edziĝis kun Editha (Ditha) Mautner von Markhof, la filino de unu el la posedantoj de unu el la grandaj industriaj fortunoj de Aŭstrio.
En 1907 Koloman Moser retiriĝis de la Atelieroj de Vieno pro internaj konfliktoj kun ĝia administracio.
En oktobro 2008 aŭstra poŝto eldonis poŝtmarkon en lia omaĝo koincidante kun la 90-a datreveno de lia morto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.