From Wikipedia, the free encyclopedia
Kizilovo (ruse Кизиловое, ukraine Кизилове, krime-tatare Qarağaç) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 647 homoj[1].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Kizilovo ruse Кизиловое ukraine Кизилове krime-tatare Qarağaç | |||
Foto de la vilaĝo | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 49′ N, 34° 3′ O (mapo)44.81805555555634.043055555556 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~290 m | ||
Areo: | 0,1 km² | ||
Loĝantaro: | 647 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97565 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭaj nomoj: | Karagaĉ, Kizilovka | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Kizilovo en la Komunejo | |||
La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto ĉe la maldekstra bordo de la rivero Almo apud la digo de la Partizanska akvorezervujo. La vilaĝo situas sur la deklivoj de unu el la kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, tial la varieco de la absolutaj altoj ene de la vilaĝo estas sufiĉe granda (de 240 ĝis 330 metroj).
Kizilovo situas proksimume 8 kilometrojn sude de Simferopolo; la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Kaŝtanovo (situanta kilometron nord-oriente) kaj Malinovko (situanta 1,5 kilometrojn nord-okcidente).
La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (menciita kiel Kara Agaĉ) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita jam kiel Karagaĉ) havis 19 kortojn kaj estis loĝata de 104 krime-tataroj[2]. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis pro la elmigrado de krime-tataroj en Turkion: la statistikaj dokumentoj de la jaro 1864 mencias nur 5 loĝantojn.
Fine de la 19a jarcento la vilaĝo iom post iom rekreskis; en la jaro 1887 ĝi estis loĝata jam de 26 homoj. Komence de la 1920aj jaroj en la vilaĝo aktive evoluas agrikulturo.
Diference de multaj aliaj krimeaj vilaĝoj la krime-tatara nomo Karagaĉ ne estis ŝanĝita baldaŭ post la Dua mondmilito. Tamen, la 8an de septembro 1958 per la decido de la krimea Plenum-komitato oni ŝanĝis la statuson de la vilaĝo al tiu de loĝloketo kaj atribuis al ĝi la nomon Kizilovka (la status-ŝanĝo estis verŝajne kaŭzita de la planoj pri konstruado de la Partizanska akvorezervuo tuj apud la vilaĝo; la rusa nomo signifas laŭvorte «kornus(riĉ)a»). Per la decido de la parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloko denove ricevis la statuson de vilaĝo[3]. Per la decido de la ukraina parlamento la 15an de marto 2012 la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita de Kizilovka al Kizilovoje[4].
Fine de la 1990aj jaroj la loĝantaro de la vilaĝo multe kreskis pro la amasa reveno de la krime-tatara loĝantaro (kiu estis deportita el Krimeo en 1944).
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 674 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 603 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 10 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 203[5].
La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo; parto de la loĝantaro laboras pri priservado de la Partizanska akvorezervujo (kiu estis finkonstruita en 1966 kaj estas unu el la tri fontoj, provizantaj Simferopolon per akvo). Per la busa transporto Kizilovo estas ligita al Simferopolo kaj aliaj najbaraj vilaĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.