From Wikipedia, the free encyclopedia
Kees van Dongen, naskonome Cornelis Théodorus Marie van Dongen (naskiĝis la 26-an de januaro 1877 en Delfshaven, mortis la 28-an de majo 1968 en Montekarlo) estis nederlanda pentristo. Li instalis sin en Parizo en 1897 kaj akiris francan ŝtatanecon en 1929. Li estis membro de la Faŭvisma grupo kaj, dum mallonga periodo, de la germana ekspresionisma movado Die Brücke.
Kees van Dongen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cornelis Théodorus Marie van Dongen |
Aliaj nomoj | Kees van Dongen |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1877 en Delfshaven |
Morto | 28-an de majo 1968 (91-jaraĝa) en Montekarlo |
Lingvoj | franca • nederlanda |
Ŝtataneco | Francio (1929–) Reĝlando de Nederlando (–1929) |
Alma mater | Willem de Kooning Academy (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Jean van Dongen (en) |
Edz(in)o | Marie-Claire Huguen (en) (1953–) Augusta Preitinger (en) (1901–1921) |
Amkunulo | Léa Jacob (en) (1917–1927) Marie-Claire Huguen (en) (1938–1953) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo ceramikisto skulptisto gravuristo desegnisto |
Verkoj | Stilleven met bloemen Avenue du Bois |
Li naskiĝis en la urbo Delfshaven, kiu nuntempe formas parton de la urba areo de Roterdamo. Li laboris kun sia patro preparante malton por fari ĝinon. En 1892 li komencis studi pentrarton en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj en Roterdamo. De 1892 ĝis 1897, li vizitis la ruĝan distrikton de la haveno. Dum ĉi tiu periodo, li pentris maristojn kaj prostituitinojn.
Dume li perlaboris sian vivon kiel ilustristo por ĵurnaloj. En 1897 li vivis en Parizo dum kelkaj monatoj, fine revenante en decembro 1899 por kunvivi kun Augusta Preitinger «Guus», kiun li konis en sia epoko de studento. Ili geedziĝis en julio 1901 kiam ŝi gravediĝis. Li baldaŭ komencis labori kiel ilustristo por publikaĵoj kaj poste li elmontris sian verkon en Parizo, kie elstaris lia ĉeesto en la polemika Salono de Aŭtuno de 1905. La vivaj koloroj de la verkoj en ĉi tiu grupa ekspozicio - en kiu estis elmontritaj verkoj de Matisse kaj Derain inter aliaj - donus sian devenon al la nomo kun kiu la grupo estis konata: Faŭvismo; dum tempo li ankaŭ formis parton de la germana ekspresionisma movado Die Brücke.
La unua mondmilito surprizis familion van Dongen feriante en Nederlando, kie li ekkonis Leah Jacob -kromnomita Jasmy-, kiu enkondukis lin al la mondo de la supera klaso por kiu li komencis pentri portretojn. Divorcita de Augusta en 1921, li akiris francan ŝtatanecon en 1929.
En oktobro 1941, sekvante inviton de Arno Breker, li partoprenis kun sep francaj artistoj - inkluzive de André Derain, Maurice de Vlaminck, André Dunoyer de Segonzac, Othon Friesz kaj Charles Despiau - en vojaĝo al Germanio patronita de Joseph Goebbels, kio riskis malbonigi lian reputacion post la dua mondmilito, krom alporti danĝeron al sia libereco kaj vivo, tial ke akcepti la sponsoradon de nazia ĉefo kia Goebbels povus servi kiel motivo por akuzo pri kunlaborismo. Tamen, li neniam estis formale procesita, kaj lia prestiĝo restis grandparte netuŝita - tamen, en la fruaj postmilitaj jaroj li denove devis labori kiel ilustristo pro la malaltaj vendoj de siaj pentraĵoj. Fine li reakiris sian nivelon, kvankam lia aktiveco estis malpliiĝanta pro aĝo, plejparte dediĉita al farado de portretoj de la socio. Li estis granda amiko de Federico Beltran Masses.
Li mortis en Montekarlo en 1968.
Li estis edziĝinta kun Augusta Preitinger, kun kiu li havis filon, kiu vivis du tagojn. Post sia eksedziĝo en 1921, Preitinger mortis en 1946. Kees van Dongen tiam vivis dum ĉirkaŭ dek jaroj kun la nederlanda art-direktoro Leah Jacob. En 1934 li komencis rilaton kun francino Marie-Claire Huguen, kun kiu li havis filon nomitan Jean-Marie (1940). Li oficiale edziĝis kun Huguen en 1953. Societema kaj konata pro la festoj kiujn li organizis, li estis unu el la plej serĉitaj portretistoj de la franca alta socio post la fino de la Unua Mondmilito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.