Kaspio
sala lago inter Azio kaj Eŭropo; la plej granda lago sur Tero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaspio aŭ Kaspia Maro (ruse Каспий [kaspij] aŭ Каспийское море [kaspijskoje more], latine Mare Caspium [mare KASpium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKAnium], azerbajĝane Xəzər dənizi, kazaĥe Каспий теңізі, perse دریای خزر, Daryā-i Xazar, دریای مازندران Daryā-i Māzandarān, turkmene Hazar deňizi, kartvele კასპიის ზღვა) estas saleca lago, ĉirkaŭ 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda interna akvejo, t.e. lago, en la mondo.[2][3] Tiu maro havas surfacan areon de 371,000 km² (sen inkludi Karabogazgolon) kaj volumon de 78,200 km³.[4] Ĝi estas senelflua baseno ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥujo - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento.
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo. |
Kaspio | ||
---|---|---|
Kaspia maro, fotita de satelito. | ||
endorheic lake • salakva lago • akvejo • lago | ||
Situo | Azerbajĝano, Kazaĥio, Irano, Ruslando, Turkmenistano | |
Ĉefaj fontoj | Volgo, Uralo, Kura, Terek | |
Ĉefaj elfluoj | senelflua | |
Setlejoj | Aktau, Astraĥano, Bakuo, Bandar-e Anzali, Maĥaĉkalao, Rāmsar, Türkmenbaşy | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 41° N, 51° O (mapo)4151-28 | |
Submara malalteco | 28 m sub la marnivelo | |
Surfaca areo | 371 000 km²[1] | |
Maksimuma longo | 1 200 kmf6 | |
Maksimuma larĝo | 435 kmf7 | |
Akva volumeno | 78.700 km³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 995 m, margrundo 1 023 m sub la marnivelof10 | |
Averaĝa profundo | 184 mf11 | |
Apartaĵo de la lago | plej granda lago de la tero, plej profunda natura depresio de Eŭropo, naftoproduktado, riĉa je fiŝoj | |
La lokaj loĝantoj de la marbordo konsideras Kaspian Maron oceano, probable pro ĝiaj saleco kaj ŝajna senlimeco. Ĝia saleco estas proksimume 1.2% (12ppt), ĉirkaŭ unu triono de marakva saleco.