Kazaĥio
senmarborda lando en centra Azio kaj orienta Eŭropo, apud Rusio, Ŝinĝango, Kirgizio, Uzbekio, Turkmenio kaj Kaspio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazaĥio aŭ Kazaĥujo (ankaŭ Kazaĥstano, oficiale Kazaĥa Respubliko, en la kazaĥa: Қазақстан; en la rusa Казахстан) estas eŭrazia lando, ĝia teritorio dividiĝas inter Centra Azio kaj malgranda parto de Eŭropo. Ĝi estis membro de Sovetio ĝis 1991.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
Kazaĥio havas landlimojn kun Rusio (6.846 landlimaj kilometroj), kun Uzbekio (2.203 km), kun Ĉinio (1.533 km), kun Kirgizio (1.051 km) kaj kun Turkmenio (379 km). Ĝi havas marbordojn ĉe Kaspia Maro. Kazaĥio estas la naŭe plej granda lando de la mondo laŭ areo kaj la plej granda internlanda ŝtato entute, sed ĝia duondezerto malhelpas la proporcian loĝantaron en la kazaĥa teritorio: ĝia loĝdenso estas nur 6 personoj por kvadrata kilometro.