Astraĥano
urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Astraĥano[1][2][3] (ruse Астрахань elparolata kiel [Astraĥanj]) estas ĉefurbo de Astraĥana provinco en Rusio. Ĝi estas tutmonde konata kiel ĉefurbo de la kaviaro kaj ĝia regiono profitas de multnombraj gasrimedoj ekspluatataj de Gazprom, la ĉefa regiona dunganto. En la urbo situas ankaŭ la ĉefsidejo de la kaspia floto de la rusa mararmeo. En Astrajĥano troviĝas unu el la plej malnovaj teatrejoj de Ruslando. Ĝi ankaŭ havas ses moskeoj inter kiuj la nigra moskeo kiu estis la moskeo de la silkvojaj komercistoj el Buĥaro.
Astraĥano | |||
ruse Астрахань | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Астрахань | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Astraĥana provinco | ||
Rivero | Volgo | ||
Koordinatoj | 46° 20′ 00″ N 48° 01′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 500 km² (50 000 ha) | ||
Loĝantaro | 520 700 (2010) | ||
Denseco | 1 041,4 loĝ./km² | ||
Fondita | 1558 | ||
- statuso de urbo | 1717 | ||
Urbestro | Ŝein Oleg Vasiljeviĉ | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 414xxx | ||
OKATO | 12 401 | ||
Kodo | +7 8512 | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Situo enkadre de Astraĥana provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Astrakhan | |||
Retpaĝo: http://www.astrgorod.ru/ | |||
La urbo situas ĉe la volga delto, je ĉirkaŭ 100 km de la kaspian (maron, lagon). Pro ĉi tiu loko Astraĥano havas gravan riveran kaj maran havenon. Astrakhan estas plej konata pro ĝia kaviaro. En la urbo estas flughaveno (Narimanovo) kaj fervoja stacio.
Kiel komerca centro inter Eŭropo, Oriento kaj Kaŭkazo, Astraĥano ĉiam estis relative prospera. Ĝia nuna ekonomia signifo ĝi dankas al la granda ĉeesto de fiŝoj en la rivero, precipe sturgo (acipensiredoj) bona por produktado de kaviaro, kaj aliro al la kaspia maro lige kun nafto-produktado. La haveno estas la due plej granda en Rusio, mezurita per la volumo de vartrafiko.
La urbo havis 295,8 mil loĝantojn en jaro 1959, 504,5 mil en 2002 kaj 530 863 loĝantoj en 2014