From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaskad-montaraj leaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Nordameriko.
Kaskad-montaraj leaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Cascade Mountains leeward forests [+] | ||||
La ekoregiono konstituas montaran biotopon kiu trairas norden-suden la lean flankon de Kaskada Montaro en Brita Kolumbio ( Kanado ) kaj Vaŝingtonio ( Usono ), kun Okanagan-Altaĵo en la sudo je la usona-kanada limo kaj Ĉilkotin-Montaro en la nordo [1]. Tiu estas varia montara pejzaĝo de krudaj, neĝaj pintoj, glaĉeroj kaj alt-montaraj herbejoj. En la sudaj montaroj la temperaturo varias inter 15 °C somere kaj −3,5 °C vintre; la nordaj montaroj estas 2-3 °C pli malvarmaj.
La alt-montara deklivaro gastigas Engelman-piceon (Picea engelmannii), rokmontaran abion kaj tordopinon (Pinus contorta) dum la montarbaroj de malpli altaj altitudoj konsistas el tordopinoj, ŝajntremolaj poploj, glaŭkaj piceoj (Picea glauca) kaj glaŭkaj duglasoj.
La ekoregiono gastigas 187 birdospeciojn kaj 81 mamulspeciojn [2].
La bestiaro de la ekoregiono inkluzivas kanadan ŝafon (Ovis canadensis), oreamnon (Oreamnos americanus), grizan urson (Ursus arctos) kaj amerikan nigran urson (Ursus americanus), nigravostan cervon (Odocoileus hemionus), kojoton (Canis latrans) kaj pumon (Puma concolor) kun pli malgrandaj mamuloj kiel norda glaŭkomuso (Glaucomys sabrinus). La birdoj inkluzivas okcidentan strigon (Strix occidentalis), bluan dendragapon (Dendragapus obscurus) kaj iom da rabobirdoj. La rivero Frejzero estas speciale grava por la salmonedoj kaj ankaŭ kiel obstaklo por la moviĝo de la bestiaro ene de la regiono.
Plimulto de tiuj arbaroj ankoraŭ estas sendifektaj kvankam ili estas endanĝerigitaj pro arbarekspluatado, minado kaj aliaj homaj agadoj. Vastaj areoj de sendifekta arbaro inkluzivas Nord-Kaskadan Nacian Parkon en Vaŝingtonio kaj la jenajn areojn de Brita Kolumbio : Provincia Parko Big Creek kaj Protektejo Spruce Lake, Parko Stein Valley Nlaka'pamŭ, Provinca Parko E. C. Manning, Provinca Parko Ts'il?os, Provinca Parko kaj Protektejo Cathedral Park, Skagit-Vala Provinca Parko, Provinca Parko Marble Range, Kaskada Distra Areo kaj Provinca Parko Edge Hills apud Frejzer-Kanjono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.