ĉeĥa verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Karel ČAPEK (naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en Malé Svatoňovice (Bohemio, Aŭstrio-Hungario), mortis la 25-an de decembro 1938 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej influhavaj ĉeĥaj verkistoj de la 20-a jarcento.
Karel Čapek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Karel Čapek | |||||
Persona informo | |||||
Karel Čapek | |||||
Naskiĝo | 9-a de januaro 1890 en Malé Svatoňovice, Bohemio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 25-a de decembro 1938 en Prago, Ĉeĥoslovakio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | tombejo de Vyšehrad, 12B-47 vd | ||||
Religio | neaktiva katoliko vd | ||||
Etno | ĉeĥo | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio (1918–1938) Aŭstrio-Hungario (1890–1918) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Karolo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Antonín Čapek vd | ||||
Gefratoj | Helena Čapková (en) kaj Josef Čapek vd | ||||
Edz(in)o | Olga Scheinpflugová (1935–1938) | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | K.Č., B.Č. | ||||
Okupo | Verkisto, ĵurnalisto, dramisto, filozofo, fotografisto, tradukisto | ||||
Laborkampo | Porjunula literaturo, kreiva kaj profesia verkado, ĵurnalismo, tradukado, porinfana literaturo, teatraĵo kaj theatrical work (en) vd | ||||
Aktiva en | Nederlando • Hradec Králové • Prago • Brno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Krakatit ❦ Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj ❦ Dia suferado, Kalvario ❦ La ĝardeno de Krakonoŝ ❦ Q12031513 ❦ Boží muka ❦ The Absolute at Large ❦ Q12054415 ❦ Rakontoj el unu poŝo ❦ Rakontoj el la dua poŝo ❦ The Gardener's Year ❦ Marsiaso aŭ marĝene de la literaturo ❦ Libro de apokrifoj ❦ Hordubal ❦ Milito kontraŭ Salamandroj ❦ První parta ❦ Q12022240 ❦ Život a dílo skladatele Foltýna ❦ Amludo fatala ❦ Rabisto ❦ R.U.R. ❦ El la vivo de insektoj ❦ Věc Makropulos ❦ Adamo la Demiurgo ❦ La Blanka Malsano ❦ The Mother ❦ Italaj folioj ❦ Anglaj folioj ❦ Ekskurso en Hispanion ❦ Bildoj el Holando ❦ Vojaĝo norden ❦ Naŭ fabeloj ❦ Danjo aŭ la vivo de hundido ❦ Mi havis hundon kaj katon ❦ Q12020450 ❦ Kalendaro vd | ||||
„Necesas certa malrapidemo al plena aprezo de la vivo. Homo, kiu tro rapidas, ĝisiros certe ĝis sia celo, sed nur por tiu prezo, ke li ne rigardis milojn da aĵoj, kiujn li survoje preterpasis.“ | |||||
Literatura portalo | |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karel Čapek naskiĝis kiel filo de kuracisto en Malé Svatoňovice (nord-orienta Bohemio), kiel la plej juna el tri infanoj. Gimnazion li studis en Hradec Králové, de kie, pro malkaŝo de kontraŭaŭstria de li organizata societo, li devis transiri al Brno. En 1915 li finis studojn pri filozofio en Universitato de Karolo en Prago, poste li studis la fakon en Berlino kaj Parizo kaj fariĝis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo.
Pro malsano li ne estis akceptita en armeon kaj tial ne partoprenis batalojn en la 1-a mondmilito, tamen li estis de la milito forte influita. Post fino de siaj studoj li agis mallongan tempon kiel edukisto en nobela familio (en 1917 li estis hejminstruisto de Prokop Lažanský en la kastelo Chyše). Li laboris kiel redaktoro en la gazetoj Národní listy (1917–1921), Nebojsa (1918–1920) kaj precipe Lidové noviny (ekde 1921).
En 1921–1923 li estis dramaturgo kaj reĝisoro en la konata praga Teatro de Vinohrady (Vinohradské divadlo). En 1925–1933 li agis kiel la unua prezidanto de la Ĉeĥoslovaka PEN-klubo.
En 1935 li edziĝis kun sia longjara koramikino aktorino Olga Scheinpflugová kaj transloĝiĝis el Prago al Strž (sude de la ĉefurbo). (En lia loĝdomo nuntempe funkcias muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro).
Munkena interkonsento en 1938 kaj post ĝi sekvanta kapitulacio de Ĉeĥoslovakio signifis por Čapek detruon de lia ĝistiama vivo kaj personan tragedion. Li mortis je pulminflamo nelonge antaŭ planata aresto de li far gestapo. Li estis entombigita en la tombejo Slavín en praga Vyšehrad.
Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj*, Anglaj Folioj*, Ekskurso en Hispanion*, Skizoj el Nederlando* kaj Vojaĝo Norden*.
En R.U.R., Rossum's Universal Robots* li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El Vivo de Insektoj*, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano* decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj* transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo* kaj Rakontoj el la dua poŝo*, detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Trilogio Hordubal*, Ordinara vivo*, Aerolito* ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj*, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos* okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.
K. Čapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Čapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Čapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta legereco kaj kerna simpleco. Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.
Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.
(* signifas ke nomo estas esperantigita)
(Multaj rakontoj aperis en E-gazetaro en tradukoj de Miloš Lukáš, Rudolf Hromada k.a.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.