From Wikipedia, the free encyclopedia
Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per foje malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kancero (apartigilo). |
Kancero | |
---|---|
malsano | |
Kancero estas grupo de malsanoj en kiuj okazas nenormala ĉelkresko kiu povas invadi kaj disvastigi al aliaj korpopartoj.[2][3] Tiuj kontrastas kun nenocaj tumoroj, kiuj ne disvastiĝas.[3] Eblaj signoj kaj simptomoj de kancero estas ŝvela, nenormala sangado, longigita tusado, neklarigita pezoperdo, kaj ŝanĝoj en fekomovoj.[4] Kvankam tiuj simptomoj povas indiki kanceron, ili povas ankaŭ havi aliajn kaŭzojn.[4] Ĉirkaŭ 100 tipoj de kanceroj povas suferigi homojn.[3]
Tabakfumado estas la kaŭzo de ĉirkaŭ 22% de la kancermortoj.[2] Alia 10% estas rilata al trodikiĝo, malbonkvalita dieto, manko de fizika aktiveco aŭ troa drinkado de alkoholaĵoj.[2][5][6] Aliaj faktoroj povas esti kelkaj infektoj, ekspono al joniga radiado kaj al mediaj poluantoj.[7] En la evolulandoj, 15% de kanceroj rilatas al infektoj kiel Helicobacter pylori, hepatito B, hepatito C, HPV, Epstein–Barr viruso kaj homimunmanka viruso (HIV).[2] Tiuj faktoroj funkcias, almenaŭ parte, ŝanĝante la genojn de ĉelo.[8] Tipe, multaj genŝanĝoj estas okazintaj antaŭ la kancero disvolviĝas.[8] Proksimume 5–10% de kanceroj estas okazigitaj pro hereditaj gendefektoj el gepatroj.[9] Kancero povas esti detektita per kelkaj signoj kaj simptomoj kaj per medicinaj analizoj.[2] Tio estas poste tipe plu esplorita per medicina bildigo kaj konfirmita per biopsio.[10]
Multaj kanceroj povas esti preventitaj per nefumado, pluteni sanigan pezon, nedrinkado de tro multa alkoholaĵo, manĝado de vegetaĵoj, fruktoj kaj integraj cerealoj, vakcinado kontraŭ kelkaj infektaj malsanoj, nemanĝado de tro multa procezita kaj ruĝa viando kaj evitado de tro multa ekspono al sunradioj.[11][12] Frua detekto pere de kancerbildigo estas utila kontraŭ uterkola kaj kojlorektuma kanceroj.[13] La profitoj de bildigo en pulma kancero estas polemikigaj.[13][14] Kancero estas ofte traktita per kelkaj kombinoj de raditerapio, kirurgio, kemiterapio kaj celterapio.[2][15] Doloro kaj simptomkontrolo estas foje grava parto de la traktado (kuracado).[2] Paliativa zorgado estas partikulare grava en personoj kun tro antaŭeniĝinta malsano.[2] La ŝanco survivi dependas el la tipo de kancero kaj el etendo de la malsano en la komenco de la traktado.[8] En infanoj sub 15 en la diagnozo, la kvin-jara survivindico en la disvolviĝintaj landoj estas averaĝe 80%.[16] Por kancero en Usono, la averaĝa kvin-jara survivindico estas 66%.[17]
En 2015, ĉirkaŭ 90.5 milionoj da personoj havos kanceron.[18] Ĉirkaŭ 14.1 milionoj da novaj kazoj okazas jare (sen enkalkuli haŭtokancerojn escepte melanomoj).[8] Ĝi okazigis ĉirkaŭ 8.8 milionojn de mortoj (15.7% de mortokaŭzoj).[19] La plej oftaj tipoj de kancero en viroj estas pulma kancero, prostata kancero, kojlorektuma kancero kaj stomaka kancero.[20] En virinoj, la plej oftaj tipoj de kancero estas mama kancero, kojlorektuma kancero, pulma kancero kaj uterkola kancero.[8] Se haŭtokanceroj escepte melanomoj estus inkluditaj en la totalo de novaj kancerkazoj de ĉiu jaro, ĝi estus ĉirkaŭ 40% de kazoj.[21][22] En infanoj, akuta limfoblasta leŭkemio kaj cerbo-tumoroj estas la plej oftaj, escepte en Afriko kie ne-Hodgkin limfomo okazas plej ofte.[16] En 2012, ĉirkaŭ 165 000 infanoj sub 15 jaroj estis diagnozigitaj je kancero.[20] La risko de kancero ege pliiĝas pro la aĝo, kaj multaj kanceroj okazas plej ofte en disvolviĝintaj landoj.[8] La indicoj pliiĝas depende de ĝis kioma aĝo la personoj vivas kaj de kiom la vivostilo ŝanĝas en la disvolviĝinta mondo.[23] La financa kosto de kancero estis ĉirkaŭkalkulitaj je 1.16 mil bilionoj da dolaroj jare en 2010.[24]
La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.
Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.
Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:
Mama kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la mamaj glandoj. Temas sume pri la plej ofta homa kancera malsano (krom la diversaj tipoj de haŭtaj kanceroj). Ĝi afliktas precipe, sed ne ekskluzive, virinojn: 1 el 100 malsanoj trafas la maman glandon de viro. En la industrie altevoluitaj landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko mama kancero estas la plej ofta speco de kancero inter virinoj kaj kaŭzas pli da mortoj inter ili ol ajna alia kancerospeco. La plej multaj malsanoj el statistika vidpunkto ŝajne aperas hazarde, kvankam ekzistas kaj heredaj kaj mediaj riskofaktoroj.
Pulma kancero aŭ bronka kancero estas kancero de la pulmaj bronkoj kaj bronketoj. Temas pri unu el la plej oftaj homaj kanceraj malsanoj. Ĉefa kaŭzo estas la inhala fumado de tabako. Krome ekzistas iuj pliaj kemiaj substancoj, kiu povas kaŭzi la specon de kancero, ekzemple asbesto aŭ kromo - kun ili homoj povas kontaktiĝi proprofesie. Ĉiuj aliaj eblaj kaŭzoj, ekzemple influoj de naturaj substancoj en la medio, kiel la gaso radono, estas statistike nesignifaj rilate al la ekesto de kancero.
La ŝancoj kuraci pulman kanceron daŭre estas malbonaj: kvin jarojn, post kiam oni eltrovis la diagnozon de pulma kancero, ankoraŭ vivas malpli ol 10 procentaĵoj de la pacientoj, malgraŭ ĉiaj terapioj. Pli da homoj mortas pro pulma kancero ol pro mama, prostata kaj kojla kancero kune. Kialo pro tio aparte estas, ke la kancera kresko komence ne kaŭzas senteblajn simptomojn. Kiam fine ja eksenteblas simptomoj kiel kronike raŭka voĉo aŭ tusado de sango, plejparte tro malfruas ankoraŭ komenci sanigan terapion. Tamen en la kazo de ĝustatempa trovo de pulma kancero, kutime hazarda ekzemple per komputila tomografio, la ŝanco sanige terapii ĝin laŭ la Usona Societo pri Kancero (American Cancer Society) estas je 47 procentaĵoj.[25]
Kojlorektuma kancero estas kancero de la cekumo kun la apendico, la kojlo kaj la rektumo, do de la plejgrandparto de la dika intesto. Kanceroj de tiuj partoj de la intestaro ampleksas pli ol 95 procentaĵojn de ĉiuj kanceraj malsanoj de la intesto. En la plej multaj industrie altevoluigitaj ŝtatoj de la tero, ekzemple en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, inter kaj viroj kaj virinoj temas pri la dua plej ofta speco de kancero. Ekzemple en Germanio pli-malpli 6 procentaĵoj de ĉiuj homoj malsaniĝas je ĝi iam dum la vivo. Kojlorektumaj kanceroj en la komenca fazo preskaŭ neniam kaŭzas simptomojn, kaj preskaŭ ĉiuj el ili ekestas el komence benignaj (do ne vivdanĝerigaj) intestaj polipoj.
Laŭ la spertoj de moderna medicino la ŝancoj sanige terapii la malsanon per operacio kaj apliko de kontraŭkanceraj, ĉelvenenigaj medikamentoj esence dependas de laŭeble frua trovo de la kancero. Mezume kvin jarojn post trovo de la diagnozo en la kazo de intensa terapiado ankoraŭ vivas 40 ĝis 60 procentaĵoj de la pacientoj - sen medicina terapiado la ŝanco pretervivi estas praktike nula. En pluraj industriaj ŝtatoj la medicinaj asekuroj ĉe homoj de pli ol 55 jaroj transprenas la kostojn de preventa kojloskopio ĉiun kvinan jaron, kiuj ebligas la forprenon de intestaj polipoj kaj per tio la preventon de kojlorektumaj kanceroj.
Hepatokancero estas kancero kiu ekas en la hepato.[26] Kancero kiu etendiĝas el aliloke al la hepato, konata kiel hepata metastazo, estas pli ofta ol tiu kiu ekas en la hepato.[27] Simptomoj de hepatokancero povas esti ŝvelo aŭ doloro en la dekstra flanko sub la riparejo, ŝvelo de abdomeno, flaveca haŭto, facileco al ekimozo, pezoperdo kaj malfortiĝo.[26]
La ĉefa kaŭzo de la hepatokancero estas cirozo pro hepatito B, hepatito C aŭ alkoholo.[28] Aliaj kaŭzoj estas la aflatoksino, la nealkohola grashepata malsano kaj hepatovermoj.[27] La plej oftaj tipoj estas hepatoĉela karcinomo (HĈK), kio faras ĝis 80% de kazoj, kaj kolangikarcinomo.[27] Malpli oftaj tipoj estas mukoza kista neoplasmo kaj intradukta papila galneoplasmo.[27] La diagnozo povas esti subtenita per sangekzamenoj kaj medicina bildigo, kun konfirmo per hista biopsio.[26]
Preventaj klopodoj estas imunigo kontraŭ hepatito B kaj traktado de tiuj infektita per hepatito B aŭ C.[27] Kanceranalizo estas rekomendata en tiuj kun kronika hepatomalsano.[27] Traktado povas esti kirurgio, celita terapio kaj radioterapio.[26] En kelkaj kazoj, ablaciterapio, emboliziga terapio aŭ hepatotransplanto povas esti uzata.[26] Malgrandaj ŝveloj en la hepato povas esti deproksime kontrolitaj.[26]
Unuaranga hepatokancero estas tutmonde la sesa plej ofta kancero (6%) kaj la dua ĉefa kaŭzo de morto pro kancero (9%).[27][29] En 2018, ĝi okazis en 841 000 perosnoj kaj rezultis en 782 000 mortoj.[30] En 2015, 263 000 mortoj pro hepatokancero estis okazigitaj de hepatito B, 245 000 de alkoholo kaj 167 000 de hepatito C.[19] Plej altaj indicoj de hepatokancero okazas kie hepatito B kaj C estas komunaj, kiel en Azio kaj Subsahara Afriko.[27] Maskloj estas plej ofte atakitaj de HĈK ol inoj.[27] Diagnozo estas plej ofta inter tiuj kiuj aĝas 55 ĝis 65 jarojn.[31] La kvinjara survivindico estas de 18.4 % en Usono,[31] kaj de 40.4% en Japanio.[32]
Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo. Karcinomo tial estas epitelia (ekstera kaj interna) kancera variaĵo, malsano, kiu infektas la sanajn organojn kaj formas duagradajn kancerajn kreskaĵojn. Ĝi povas aperi en la haŭto, mamo, mukomembrano, pulmo kaj aliaj internaj organoj kaj glandoj. Ĝi ne atakas la nervan, limfan, sangan sistemojn, la ostojn kaj la muskolojn. La adenokarcinomoj estas karcinomoj, kiam la kanceraj ĉeloj multiĝas en glandoj (ekz. pankreata karcinomo, prostata kancero de la viroj, ovaria kancero de la virinoj, pulma kancero k.a.).
Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.
Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio. Leŭkemio aŭ sangokancero estas multiĝo de la leŭkocitoj en la sango. Ĝin povas kaŭzi nuklea radiado, genetika heredaĵo. La leŭkemion karakterizas anemio, febro, sangumoj kaj pligrandiĝo de la limfonodoj. Ĉe infanoj plej ofte aperas la akuta limfoĉela leŭkemio, kiu estas kuracebla plejparte per medikamentoj. La akuta mjeloida aŭ granulocita leŭkemio estas pli ofta ĉe plenkreskuloj. La medikamenta kuracado kaŭzas nur provizoran pliboniĝon.
Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.
Kiam startas kancero, ĝi ne produktas simptomojn. Signoj kaj simptomoj aperas kiam la ĉelar-amaso kreskiĝas aŭ ulceriĝas. Sekvaj rezultoj dependas el la kanceraj tipo kaj loko. Malmultaj simptomoj estas specifaj. Multaj ofte okazas al individuoj kiuj havas aliajn misordojn. Kancero povas esti malfacile diagnozebla kaj povas esti konsiderata "granda imitanto".[33] Pacientoj povas suferi pro anksio aŭ deprimo post-diagnoze. La risko de memmortigo en homoj kun kancero estas proksimume duobla.[34]
Metastazo (greke μετάσταση, de μετα~, meta~ - "for" kaj στάση, stáse - "loko", do "for de la origina loko") estas hipoteze difinita duaranga kreskaĵo de maligna tumoro, do kancero aŭ de infekta fokuso, en alia loko de la homa korpo ol la origina kancera respektive infekta loko. La moderna onkologio, do la specialiĝinta fako de medicino pri kanceroj, baziĝas sur la teorio de kanceraj fokusoj kaj metastazoj. Metastazoj en strikta senco estas solidaj kreskaĵoj de tumoroj en histo distanca al la origina tumora loko. La termino tamen ankaŭ uzatas por la sepsa disvastiĝo de forte malsanigaj ĉeloj kancerigaj aŭ infektaj, ekzemple kiam endokardiito disvastiĝas al multaj organoj.
La tumoro estas fortranĉita.
Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.
Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.
Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.
La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[36].
Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[35]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[37].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.