From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly SIMONYI [kAroj ŝimonji], hungare Simonyi Károly estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Károly Simonyi naskiĝis la 18-an de oktobro 1916 en Egyházasfalu. Li mortis la 9-an de oktobro 2001 en Budapeŝto.
Károly Simonyi frekventis gimnazion en Óbuda, poste universitatojn en Budapeŝto kaj Pécs. En 1940 li eklaboris en universitato en Budapeŝto ĉe Zoltán Bay, sed poste dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito. En 1948 li konstruis partiklan akcelilon en Sopron. En 1956 li apogis la revolucion, tial li estis forigita el la laborejo, sed li pluedukis en la universitato en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn, unu el ili estas Charles Simonyi. Li ricevis premion Kossuth en 1952, inter 1985-2000 ankaŭ aliajn premiojn.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Simonyi Károly en la hungara Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.