frato de Napoleono Bonaparto (1784–1860) From Wikipedia, the free encyclopedia
Jérôme-Napoléon Bonaparte (naskiĝis la 15-an de novembro 1784 en Ajaccio; mortis la 24-an de junio 1860 en kastelo Villegenis ĉe Paris) estis la pli juna frato de Napoléon Bonaparte. Inter 1807 kaj 1813 li estis reĝo de la Reĝlando Vestfalio.
Li servis en la Franca Mararmeo, poste li veturis al Usono kaj geedziĝis kun Elizabeth Patterson (1785-1879), filino de Baltimora komercisto. Ilia komuna filo Jérôme Napoleon Bonaparte naskiĝis en Anglio. Napoleon neniigis pli poste tiun geedziĝon, kiu ne rekonis lin kiel ĉefan familiestron de la familio Bonaparte.
Jérôme akiris post Paco de Tilsit (1807) la Vestfalian Reĝlandon, kiun oni volis igi napoleona modelŝtato, sed tio ne sukcesis pro la daŭra monmanko.
Jérôme geedziĝis kun Katarina de Virtembergo, kun kiu li havis 4 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.