Jen listo de okazaĵoj en junio 2015: 1-a de junio Mortis en Montrealo la eksĉefministro de Kebekio Jacques Parizeau. 3-a de junio Pli ol 400 mortintoj pro vrako en la rivero Jangzio, Ĉinio. 12-a de junio Bombardado fare de Sauda Arabio en Sanao, ĉefurbo de Jemeno, kaŭzas mortojn kaj detruon de konstruaĵoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. 14-a de junio Inundoj en Kartvelio kaŭzas mortojn, grandajn damaĝojn kaj panikon en Tibliso pro fuĝo de sovaĝaj bestoj el bestoĝardeno. 17-a de junio Oni atribuas al Wikipedia la premion Princo de Asturio de la ŝtato Hispanio. 22-a de junio Mortis la itala aktorino Laura Antonelli, ege fama en la 1970aj jaroj. Mortis en akcidento de aviadilo la filma komponisto James Horner. Okazis atenco en la parlamento de Afganio. Almenaŭ 19 homoj estis vunditaj. 23-a de junio Varmotajdo en Pakistano okazigas ĝis 700 mortojn ĉefe en Karaĉio dum la lastaj tagoj. 26-a de junio Du preskaŭ samtempaj atencoj fare de ĝihadistoj okazigas 37 mortojn en du hoteloj de Susa, Tunizio, kaj 25 mortojn en ŝijaisma moskeo en Kuvajto. junio lu ma me ĵa ve sa di 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 aranĝo de 2024tagoj Servo Yandex Radio aperis ĉe Yandex en Rusio. Junio de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Kategorio Junio de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Junio de 2015 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)Kategorio Junio de 2015 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)