From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Sargent estas plumnomo de Giuseppe Danielle Sorgente(1925- 2014) usona reĝisoro. Sargent gajnis kvarfoje la premion Emmy Awards.
Joseph Sargent | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Giuseppe Danielle Sorgente |
Naskiĝo | 22-an de julio 1925 en Jersey City, Nov-Ĵerzejo |
Morto | 22-an de decembro 2014 (89-jaraĝa) en Malibu, Kalifornio |
Mortokialo | Kardivaskulsistema malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Carolyn Nelson (en) (1970–2014) Mary Carver (en) (1952–1968) |
Infano | Lia Sargent (en) ( ) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro televida produktoro filmproduktoro televida reĝisoro reĝisoro |
Li reĝisoris, inter aliaj White Lightning, MacArthur, kaj la priteruran antologion Nightmares. Lia plej populara filmo estis The Taking of Pelham One Two Three.
Sargent komencis sian karieron kiel aktoro kun malgravaj roloj, ofte neakreditite aperante en multaj kaj televidprogramoj kaj filmoj kiel From Here to Eternity (1953). Tuj poste li ŝanĝiĝis al reĝisorado kaj laboris en televidserioj kiel Lassie, The Invaders, The Man from U.N.C.L.E." kaj Star Trek.
En 1969, li reĝisoris la televidfilmojn Colossus: The Forbin Project, kaj en 1972 The Man. Dum la 1970-a jardeko li reĝisoris, inter aliaj, la televidfilmojn The Taking of Pelham One Two Three, Hustling, Tribes kaj The Night That Panicked America. En 1974, li gajnis premion de Directors Guild of America per The Marcus-Nelson Murders (1973), kiu estis la provepizodo de televidserion Kojak.
Dum 1980-a jardeko, li reĝisoris televidserietojn (angle mini-series) Manions of America kaj Space. En 1987 li reĝisoris Jaws: The Revenge, la tria sekvo de la klasika filmo de 1975 de Steven Spielberg. La filmo ricevis tute negativajn recenzojn. [1] Li estis indikita 1987 al "malpremio" Golden Raspberry Awards.[2]
Post tio, li revenis al televido kaj reĝisoris televidfilmojn kiel The Karen Carpenter Story, The Long Island Incident, Crime and Punishment kaj la 2007-an refaron (remake) de Sybil.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.