From Wikipedia, the free encyclopedia
Jolanda de Hungario (ĉ. 1216–1251) estis Reĝedzino de Aragono kaj la dua edzino de Reĝo Jakobo la 1-a de Aragono. Ŝi estis ankaŭ nomita Jolánta en la hungara, Iolanda aŭ Violant d'Hongria en la kataluna kaj Yolanda aŭ Violante de Hungría en la hispana.
Jolanda de Hungario | ||
---|---|---|
Reĝedzino de Aragono | ||
Tombo de Jolanda de Hungario | ||
Regado | 1235 – 1251 | |
Antaŭulo | Eleanora de Kastilio | |
Sekvanto | Konstanca de Sicilio | |
Persona informo | ||
Naskonomo | Árpád-házi Jolánta | |
Naskiĝo | 1216 en Esztergom | |
Morto | 1251 en Huesca | |
Tombo | Monaĥejo de Santa Maria de Vallbona, Provinco Ilerdo | |
Lingvoj | kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Aragonio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Arpad-dinastio Kronlando de Aragono | |
Patro | Andreo la 2-a de Hungario | |
Patrino | Jolanda de Courtenay | |
Gefratoj | Elizabeto de Hungario, Anno Maria de Hungario, Béla la 4-a, Stefano la Postmorta, Kolomano de Galicio kaj Andreo de Galicio vd | |
Edz(in)o | Jakobo la 1-a (1235–1251) vd | |
Infanoj | Jolanda, Reĝino de Kastilio Konstanca, Infantino de Kastilio Petro la 3-a de Aragono Jakobo la 2-a de Majorko Ferdinando de Aragono Sanĉa de Aragono Izabela, Reĝino de Francio Maria de Aragono Sanĉo, Arkiepiskopo de Toledo Eleanor de Aragono | |
Profesio | ||
Okupo | reganto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jolanda naskiĝis en Esztergom, kiel filino de Reĝo Andreo la 2-a de Hungario kaj Reĝino Jolanda de Courtenay. Ŝiaj patroflankaj geavoj estis Béla la 3-a de Hungario kaj lia unua edzino Agnesa de Antioĥio. Ŝiaj patrinflankaj geavoj estis Petro la 2-a de Courtenay kaj lia dua edzino Jolanda de Flandrio.
Jolanda estis la duon-fratino de Anna Maria, Imperiestrino de Bulgario, Béla la 4-a de Hungario, Sankta Elizabeto de Hungario kaj Kolomano de Galicio.
La patrino de Jolanda mortis en 1233, kiam Jolanda estis 17-jaraĝa. Ŝia patro reedziĝis kun Beatrice d'Este, kaj ili havis filon nomitan Stefano.
Jolanda edziniĝis kun Jakobo en 1235[1]. Jakobo jam havis filon Alfonso de Eleanora de Kastilio. Jakobo eksedziĝis de Eleanora kaj decidis reedziĝi. Li elektis Jolanda-n[2][3].
Jakobo kaj Jolanda havis dek gefilojn:
Jolanda estis la avino de Reĝo Filipo la 4-a de Francio kaj Karlo de Valois. Karlo estis la patro de Filipo la 6-a de Francio.
Jolanda estis virino de talento kaj karaktero. Apud Jakobo la 1-a, ŝi havis gravan politikan rolon en la Kronlando de Aragono. Ŝi estis unu el la plej valoraj konsilantoj de la Reĝo, al kiu ŝi havis fortan influon.
Ŝi decide intervenis en internaciaj konsentoj tiel gravaj kiel la "Traktato de Almizra" kun Kastilio (1244), subskribita kondiĉe ke Zayyan ibn Mardanish rezignu pri la urbo Valencia, en kiun ŝi triumfe eniris kun sia edzo la 9-an de oktobro 1238.
Jolanda mortis pro febro, en la sanktejo de Salas, apud Huesca en 1251. Probable ŝi estis kontaĝita de sia plej juna filo, princo Ferdinando, kiun ŝi prizorgis ĝis lia morto.
La restaĵoj de Jolanda kaj de ŝia filino Sanĉa kuŝas en la Monaĥejo de Santa Maria de Vallbona en Vallbona de les Monges, Katalunio.
Ŝi elektis entombigon en la monaĥejo de Vallbona, al kiu ŝi estis bonfaranto. Ŝia tombo, konstruita en la muro dekstre de la ĥorejo estras tre sobra. La tombo, starigita sur du pilieroj dekoraciitaj per individuaj oraj krucoj enskribitaj en cirkloj de gorĝoj, estas sekura kaj havas brunŝtonan tegaĵon kaj frontonon el blanka ŝtono. La sola ornamo estas kruco en la centro de la supraĵo el la samaj karakterizoj kiel la pilieroj sed pli granda kaj senkolora, tri blazonoj kun la reĝaj armiloj de ŝia edzo sur la videbla flanko ambaŭflanke de la kesto.
La restaĵoj de la Reĝino estis transigitaj al la tombo en 1275, kiel indikite per enskribo sur la videbla flanko de la kesto (Fuit translata donna | Violán regina | Aragonum | anno 1276). Jolanda estas la sola membro de la Arpad-dinastio kies restaĵoj restis netuŝitaj.
Ŝia edzo reedziĝis plian fojon, kun Teresa Gil de Vidaure, kiu iam estas lia amatino.
16. Béla la 2-a de Hungario | ||||||||||||||||
8. Géza la 2-a de Hungario | ||||||||||||||||
17. Helena de Raška | ||||||||||||||||
4. Béla la 3-a de Hungario | ||||||||||||||||
18. Mstislav la 1-a de Kievo | ||||||||||||||||
9. Eŭfrozina de Kievo | ||||||||||||||||
19. Liubava Dmitrievna | ||||||||||||||||
2. Andreo la 2-a de Hungario | ||||||||||||||||
20. Henriko de Châtillon | ||||||||||||||||
10. Rejnaldo de Châtillon | ||||||||||||||||
21. Ermengarde de Montjay | ||||||||||||||||
5. Agnesa de Antioĥio | ||||||||||||||||
22. Bohemundo la 2-a II de Antioĥio | ||||||||||||||||
11. Konstanca de Antioĥio | ||||||||||||||||
23. Alice, princino de Jerusalemo | ||||||||||||||||
1. Jolanda de Hungario | ||||||||||||||||
24. Ludoviko la 6-a de Francio | ||||||||||||||||
12. Petro la 1-a de Courtenay | ||||||||||||||||
25. Adelaida de Savojo | ||||||||||||||||
6. Petro la 2-a de Courtenay | ||||||||||||||||
26. Renaud de Courtenay | ||||||||||||||||
13. Elizabeth de Courtenay | ||||||||||||||||
27. Hawise du Donjon | ||||||||||||||||
3. Jolanda de Courtenay | ||||||||||||||||
28. Baldueno la 4-a, Grafo de Hainaut | ||||||||||||||||
14. Baldueno la 5-a, Grafo de Hainaut | ||||||||||||||||
29. Alice de Namur | ||||||||||||||||
7. Jolanda de Flandrio | ||||||||||||||||
30. Teodoriko de Alzaco | ||||||||||||||||
15. Margareta la 1-a, Grafino de Flandrio | ||||||||||||||||
31. Sibila de Anjou | ||||||||||||||||
Stratoj estis dediĉitaj al ŝi, ekde la 19-a jarcento, en Barcelono, Zaragozo kaj diversaj urboj de la landoj de la antaŭa Kronlando de Aragono.
Laŭ romantika legendo, kandizitaj fruktoj kaj legomoj formas parton de la tipaj donacoj donataj dum Mocadorada de Sant Donís ("Tukado de Sankta Dionizio"), celebrata ĉiujare por la datreveno de la konkero, kio devenas de la fruktoj kaj legomoj kiujn valenciaj Islamanoj ofertis al Jakobo kaj Jolanda kiam urbo Valencia kapitulacis.
En 2002, la hungara registaro financis la restaŭrado de ŝia tombo, kio kostis 12 000 eŭrojn, sed la monaĥa komunumo malpermesis la esploron de ĝia interno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.