Hungara psikologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Olivér Brachfeld [braĥfeld], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Brachfeld Olivér Ferenc estis hungara tradukisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia parenco estis Siegfried Brachfeld.
Olivér Brachfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Brachfield Olivér Ferenc |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1908 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de septembro 1967 (59-jaraĝa) en Kito |
Lingvoj | kataluna • hispana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1926–1930) Fasori Gimnázium (en) (–1926) |
Okupo | |
Okupo | psikologo literaturhistoriisto tradukisto universitata instruisto verkisto |
Olivér Brachfeld[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1908 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de septembro 1967 en Kito.
Olivér Brachfeld devenis el juda-katolika familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, post 4 jaroj li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li studis ankaŭ en Vieno kaj Parizo. Inter 1930–1938 li instruis en Universitato de Barcelono, dum li prelegis ankaŭ en Sorbonne kaj en Munkeno, inter 1936–1938 li estis ankaŭ pupteatrestro en Barcelono. Pro finiĝo de la respubliko li rifuĝis al Francio en 1938, sed post 3 jaroj li rerifuĝis al Hispanio pro alveno de la naziismo. Baldaŭ li translokiĝis al amerikaj landoj. En 1957 li revenis al Barcelono, kie li edziĝis kun kataluna virino. Li instruis en Münster, Karakaso, Bogoto kaj Kito. Liaj kontribuoj ne aperis en Hungario, ĉar li apogis la hungaran revolucion en 1956. Li neniam ricevis hispanan ŝtatanecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.