From Wikipedia, the free encyclopedia
John Jacob ASTOR (denaske Johann Jakob Astor; 17a de julio, 1763 – 29a de marto, 1848) estis german–usona negocisto, komercisto, magnato de nemoveblaĵoj kaj investisto kiu faris sian riĉon ĉefe en la komerco de felo kaj investante en nemoveblaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Novjorko.
John Jacob Astor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johann Jakob Astor |
Naskiĝo | 17-an de julio 1763 en Walldorf, Palatinato, Sankta Romia Imperio |
Morto | 29-an de marto 1848 (84-jaraĝa) en Manhatano |
Tombo | Trinity Church Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Palatinato Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Johann Jakob Astor (en) |
Patrino | Maria Magdalena (en) |
Edz(in)o | Sarah Todd (en) (1785–) |
Infanoj | William Backhouse Astor, Sr. (en) , John Jacob Astor (en) , Dorothea Astor (en) , Eliza Astor (en) , Sarah Astor (en) , Henry Astor (en) , Magdalen Astor (en) , unnamed infant son Astor (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto negocisto |
Naskiĝinta en Germanio, Astor enmigris al Anglio estante dekjarulo kaj laboris kiel fabrikanto de muzikinstrumentoj. Li translokiĝis al Usono post la Usona Milito de Sendependeco. Li eniris en la komerco de felo kaj konstruis monopolon, administrante negocan imperion kiu etendiĝis ĝis la regiono de la Grandaj Lagoj kaj Kanado, kaj poste etendiĝis al la Usona Okcidento kaj al la marbordo de Pacifiko. Vidinte la malpliigon de la peto, li transiris al la komerco de felo en 1830, diversigante per investado en Novjorkaj nemoveblaĵoj kaj poste iĝante fama patrono de artoj.[1]
Li estis la unua elstara membro de la familio Astor kaj la unua mult-milionulo en Usono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.