Johana la 1-a (Navaro)
Reĝino de Navaro kaj reĝino de Francujo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johana la 1-a (Navaro) (17-an de aprilo 1273 - 7-an de aprilo 1305), princino de nobela familio de Ĉampano, estis reĝino de Navaro de 1274 ĝis 1305 kaj reĝino de Francio de 1285 ĝis 1305.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Johana de Navaro. |
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Johana la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝino de Navaro kaj reĝino de Francio | |||||
Regado | reĝino de Navaro de 1274 ĝis 1305 kaj reĝino de Francio de 1285 ĝis 1305 | ||||
Persona informo | |||||
Jeanne I de Navarre | |||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1273 (1273-01-14) en Bar-sur-Seine | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1305 (1305-04-02) (32-jaraĝa) en Vincennes | ||||
Mortis per | Postnaskaj komplikiĝoj vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | kristanismo • katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Navaro vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Blois vd | ||||
Patro | Henriko la 1-a de Navaro vd | ||||
Patrino | Blanche of Artois (en) vd | ||||
Gefratoj | Tomaso Plantaĝeneto, Henriko Plantaĝeneto, Joanes Enríquez Lacarra (en) kaj Tebaldo di Navarra (en) vd | ||||
Edz(in)o | Filipo la 4-a | ||||
Infanoj | Ludoviko la 10-a, Izabela de Francio, Karlo la 4-a de Francio, Filipo la 5-a, Robert of France (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Johana la 1-a estis filino de Henriko la 1-a, reĝo de Navaro, kaj de Blanka de Artezo de kapetida deveno.
Ŝi edziniĝis en 1284 kun la kronprinco de Francio Filipo la 4-a kiu pro tio iĝis reĝo de Navaro, ĝis la morto de Johana la 1-a, sub la nomo de Filipo la 1-a. Tiu lasta estis ankaŭ reĝo de Francio de 1285 ĝis sia morto en 1314.
Kvankam ŝi estis edzigita, ŝi regis mem siajn posedaĵojn.
Ŝi estis la patrino de reĝoj :
- Ludoviko la 10-a ankaŭ nomita Ludoviko la 1-a de Navaro.
- Filipo la 5-a ankaŭ nomita Filipo la 2-a de Navaro.
- Karlo la 4-a alinomite Karlo la 1-a de Navaro
Ŝi estis ankaŭ la patrino de Izabela de Francio kiu edziniĝis kun la reĝo de Anglio Eduardo la 2-a
- Kategorio Johana la 1-a (Navaro) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)