From Wikipedia, the free encyclopedia
Filipo la 5-a de Francio (naskiĝis la 17-an de novembro 1291, mortis la 3-an de januaro 1322), kromnomita Filipo la Longa (france Philippe V le Long) estis la reĝo de Francio ekde 1316 ĝis 1322. Filipo estis la dekkvara reĝo de la rekta kapetida dinastio. Li estis cetere la reĝo de Navaro kiel "Filipo la 2-a".
Li estis la dua filo de Filipo la 4-a la Bela kaj de la reĝino de Navaro, Johana. Filipo estis la frato de sia antaŭulo, Ludoviko la 10-a la Kverelema. Kiam mortis tiu ĉi, li fariĝis la reganto de Francio, antaŭ la naskiĝo de la postmorta filo de Ludoviko. Sed tiu filo, Johano la 1-a, mortis nur kvin tagojn post sia naskiĝo, kaj Filipo estis finfine kronita kiel la nova reĝo, konforme al la nova, ankoraŭ ne teoriigita salfranka leĝo.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.