Filipo la 5-a de Francio (naskiĝis la 17-an de novembro 1291, mortis la 3-an de januaro 1322), kromnomita Filipo la Longa (france Philippe V le Long) estis la reĝo de Francio ekde 1316 ĝis 1322. Filipo estis la dekkvara reĝo de la rekta kapetida dinastio. Li estis cetere la reĝo de Navaro kiel "Filipo la 2-a".
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Filipo la 5-a |
|
|
Persona informo |
Philippe V de France |
Naskiĝo |
17-a de novembro 1291 en Vincennes |
Morto |
3-an de januaro 1322 (1322-01-03) en Abatejo Longchamp |
Mortis pro |
Naturaj kialoj vd |
Mortis per |
Infekto vd |
Tombo |
Baziliko de Saint-Denis vd |
Religio |
kristanismo vd |
Lingvoj |
franca vd |
Ŝtataneco |
Francio vd |
Familio |
Dinastio |
Kapetidoj vd |
Patro |
Filipo la 4-a de Francio vd |
Patrino |
Johana la 1-a de Navaro vd |
Gefratoj |
Izabela de Francio, Karlo la 4-a de Francio kaj Ludoviko la 10-a vd |
Edz(in)o |
Joan II, Countess of Burgundy (en) (1307, 1307 (Gregoria)–1322) vd |
Infanoj |
Joan III, Countess of Burgundy (en) , Margaret I, Countess of Burgundy (en) , Isabella of France, Dauphine of Viennois (en) , Blanche van Frankrijk (en) vd |
Profesio |
Okupo |
reganto vd |
|
Reĝo de Francio |
Dum |
1316-1322 |
Antaŭulo |
Johano la 1-a, lia nevo |
Sekvanto |
Karlo la 4-a, lia frato |
Reĝo de Navaro |
Filipo la 2-a |
Dum |
1316-1322 |
Antaŭulo |
Johano la 1-a, lia nevo |
Sekvanto |
Karlo la 1-a, lia frato |
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
Li estis la dua filo de Filipo la 4-a la Bela kaj de la reĝino de Navaro, Johana. Filipo estis la frato de sia antaŭulo, Ludoviko la 10-a la Kverelema. Kiam mortis tiu ĉi, li fariĝis la reganto de Francio, antaŭ la naskiĝo de la postmorta filo de Ludoviko. Sed tiu filo, Johano la 1-a, mortis nur kvin tagojn post sia naskiĝo, kaj Filipo estis finfine kronita kiel la nova reĝo, konforme al la nova, ankoraŭ ne teoriigita salfranka leĝo.