Ludoviko la 10-a (Francio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludoviko la 10-a de Francio (n. la 4-an de oktobro 1289 en Parizo - m. la 5-an de junio 1316 en Vincennes), kromnomita Ludoviko la Kverelema (franclingve Louis X le Hutin) estis la reĝo de Navaro ekde 1305 ĝis 1316 (kiel "Ludoviko la 1-a") kaj cetere reĝo de Francio ekde 1314 ĝis 1316. Li estis la dekdua reĝo de la rekta kapetida dinastio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Ludoviko estis la filo de la reĝo Filipo la 4-a la Bela kaj de la reĝino de Navaro, Johana la 1-a. Post lia morto, la nobeloj de la reĝlando rifuzis cedi la tronon al lia nura filino, Johana la 2-a de Navaro, kaj preferis la fraton de Ludoviko, Filipo la Longa. Tiel naskiĝis la salfranka leĝo, laŭ kiu nur virseksuloj rajtis heredi la francan kronon.