Jindřichův Hradec
municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jindřichův Hradec (prononcu jindrĵiĥuv hradec, ĉeĥlingve signifas "Kastelo en Henriko") estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en suda Bohemio, ĉe la kunfluejo de rivero Nežárka kaj rivereto Hamer. Vivas ĉi tie 20 747 loĝantoj (2024).
Jindřichův Hradec | |||
germane Neuhaus | |||
urbo | |||
Urbocentro de Jindřichův Hradec | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jindřichův Hradec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
Administra municipo | Jindřichův Hradec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Ĉeĥa Kanado | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Memorindaĵoj | Jindřichův Hradec kastelo, Kripo de Krýza | ||
Riveroj | Nežárka, Hamerský potok rojo | ||
Situo | Jindřichův Hradec | ||
- alteco | 475 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 08′ 00″ N 15° 00′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 74,27 km² (7 427 ha) | ||
Loĝantaro | 20 747 (2024) | ||
Denseco | 279,35 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1220 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 377 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0313 | ||
NUTS 5 | CZ0313 545881 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 14 | ||
Bazaj setlejunuoj | 37 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jindřichův Hradec | |||
Retpaĝo: www.jh.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velký Ratmírov, Dolní Žďár, Vydří, Jarošov nad Nežárkou, Hospříz, Dolní Pěna, Polště, Horní Skrýchov, Kardašova Řečice, Horní Pěna, Lodhéřov, Rodvínov, Ratiboř, Roseč kaj Kostelní Radouň.
Proksime troviĝas lago Vajgar kun areo de 49 ha, kiu estas ŝatata ripozejo. Historia urbeto kun multaj vidindaĵoj, protektata urba monumentrezervejo, apartenas al plej konataj turismaj lokoj en la lando. La samnoma renesanca kastelo estas tria la plej granda en Ĉeĥio, post tiuj de Prago kaj Český Krumlov.