franca pentristo kaj skulptisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Léon GÉRÔME (11a de Majo 1824 – 10a de Januaro 1904) estis franca pentristo kaj skulptisto en la stilo nune konata kiel akademiismo. La gamo de lia verkaro inkludis historiajn pentraĵojn, grekan mitologion, orientismon, portretojn, kaj aliajn temojn, portante la akademian pentrartan tradicion al arta pinto. Li estas konsiderita unu el la plej gravaj pentristoj el tiu akademia periodo. Li estis ankaŭ instruisto kun longa listo de studentoj.
Lia pentraĵo, La kokolukto (1846), estas akademia ekzerco, kiu prezentas nudan junulon kaj apenaŭ vestita junulino kun du luktokokoj, kaj la Golfo de Napolo fone. Li sendis tiun pentraĵon al la Salono de 1847, kie ĝi akiris tria-klasan medalon.
Li veturis en 1853 al Konstantinopolo, kio estos lia unua veturo el multaj al Oriento (Grekio, Turkio, Danubo, Egipto), kies temojn li pentros.
Ĉirkaŭ 1853 li amikiĝis en etoso de artistoj kaj intelektuloj, nome kun George Sand, Hector Berlioz, Johannes Brahms, Gioachino Rossini, Théophile Gautier kaj Ivan Turgenev.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.