ĉeĥa diplomato kaj politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan MASARYK (naskiĝis la 14-an de septembro 1886 en Prago, mortis la 10-an de marto 1948 en Prago) estis ĉeĥa diplomato kaj politikisto, filo de Tomáš Garrigue Masaryk[1]. 1919-1922 aferŝarĝito en Usono, 1925-1938 ambasadoro en Britio, 1940-1945 ministro de eksterlandaj aferoj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono, ekde 1945 ministro de eksterlandaj aferoj en registaroj de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Kiam en februaro 1948 plej multaj nekomunistaj ministroj demisiis por necesigi novajn elektojn, Masaryk ne prezentis sian demision; en marto li mortis per falo el fenestro ("tria praga defenestrigo"). Laŭ oficiala versio estis sinmortigo, tamen multaj estas konvinkitaj, ke li estis murdita de komunistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.