From Wikipedia, the free encyclopedia
Jamón, jamón (Ŝinko, ŝinko) estas erot-drama hispana filmo de 1992 verkita kaj reĝisorita de Bigas Luna en kiu stelulas, inter aliaj, famaj geaktoroj kiel Stefania Sandrelli, Anna Galiena, Penélope Cruz, Jordi Mollà, Javier Bardem kaj Juan Diego.
Jamón, jamón | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Jamón, jamón |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1992, 13 maj. 1993 |
Ĝenro | filma dramo, komedia filmo, amafera filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Bigas Luna |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Bigas Luna • Quim Monzó |
Filmita en | Barcelono |
Muziko de | Nicola Piovani |
Rolantoj | Stefania Sandrelli • Anna Galiena • Penélope Cruz • Javier Bardem • Jordi Mollà • Juan Diego • Miquel García Borda |
IMDb | |
José Luis (Jordi Mollà) estas diboĉema filo de riĉaj geedzoj posedantoj de fabriko de viraj subvestaĵoj en kiu laboras Silvia (Penélope Cruz), lia fianĉino. Kiam ŝi gravediĝas, José Luis promesas edziĝi al ŝi, kontraŭ la gepatra decido. La patrino de José Luis (Stefania Sandrelli), ne konsiderante Silvia sufiĉe taŭga kiel edzino de sia filo (pro ŝia malriĉa familio), decidas dungi junan modelon de siaj subvestaĵoj, sian amanton kaj aspiranton al taŭrludado, Raúl (Javier Bardem), por ke li seksallogu la junulinon. Ĉio komplikiĝas kiam Raúl enamiĝas de Silvia kaj tiu malkovras, ke ĉio estis komploto planita de la patrino de ŝia fianĉo.
Tiu ĉi filmo famigis la reĝisoron Bigas Luna.[1] Aldone la filmo internacie sukcesis kaj same famigis du el hispanaj geaktoroj plej popularaj en Holivudo kaj en la tuta mondo, nome Penélope Cruz kaj Javier Bardem, kiuj fakte pariĝis.[2]
Estas diversaj bildoj kiuj iĝis ikono de la kulturo de la 1990-aj jaroj kaj kristaligis la figurojn de la du ĉefaj protagonistoj (Silvia kaj Raúl) kaj la filmon mem. En komenca sceno Raúl persekutas motorcikle la vundeblan figuron de la juna Silvia kiu piediras pade, montrante sian maĉismon kaj brutemon. Rendevuoj de la nova paro okazas ĉe reklama gigante figuro reprezentanta nigran virbovon kiu estis reklamaĵo de alkoholaĵo kaj pro la rilato al hispana kulturo estis pardonita dum forigo de reklamaĵoj el ŝoseoj tra la tuta lando; en iu sceno oni frapas la kojonojn de la virbovo kaj tial la bestofiguro restas kastrita. En fina sceno Raúl kaj José Luis luktas uzante kiel armilojn ŝinkojn (Raúl estas gardisto en ŝinkostokejo); tiu sceno estas omaĝo al pentraĵo Duelo a garrotazos (Bastonluktado) de Francisco de Goya.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.