From Wikipedia, the free encyclopedia
Jadwiga Gibczyńska ("Jadwiga Gibczyńska Teatro de unu aktoro" naskiĝis en 1924, mortis la 13-an de julio 2012 en Krakovo) estis profesia aktorino el Krakovo (Pollando), esperantistino ekde 1963, Honora membro de UEA.
Jadwiga Gibczyńska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1924 en Tarnobrzeg, Dua Pola Respubliko |
Morto | 13-an de julio 2012 (88-jaraĝa) en Krakovo, Pollando |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi aktivis precipe kiel aktorino, krom tio al multaj prezentataj artaĵoj ŝi kontribuis ankaŭ per verkado, traduko, adapto kaj reĝisorado. La teatraĵojn, apartenantajn al la t.n. "Teatro de unu aktoro" ŝi prezentis en ĉiuj pli grandaj Esperanto-medioj en Pollando, en diversaj Universalaj Kongresoj (Budapeŝto, Kopenhago, Lucerno, Vankuvero, Varsovio), ankaŭ plenumis artvojaĝojn tra Britio, Danio, Norvegio, Svedio, Bulgario, Hispanio, Italio, Jugoslavio kaj Japanio. Aldone al teatra aktiveco, ŝi okupiĝis ankaŭ pri la instruado de Esperanto laŭ rekta, natura metodo. Ŝia repertuaro enhavas jenajn titolojn:
Jadwiga aperas jam en la 50a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio (1965) kun Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling kaj en la 51a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto (1966) kun La Eta Princo laŭ Antoine de Saint-Exupéry.
Lastatempe Paul Gubbins kunlaboris kun Jadwiga Gibczyńska—Grabowski-premiito ekde la 81a Universala Kongreso de Esperanto en Prago (Ĉeĥio) en 1996—pri monologo Noemi, kiun li verkis aparte por ŝi. Jadwiga prezentis Noemi dum la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo (Aŭstralio) en 1997 kaj dum aliaj E-eventoj.
Post alia prezentado en Italio (1996) Jadwiga leteris al Paul Gubbins i.a.: «Post kurtenfalo estis silento, poste fortaj aplaŭdoj. Ĝis kongres-fino oni min gratulis kaj komplimentis, eĉ per tro laŭtaj vortoj.» Poste: «La artaĵo efikis tiel: al unuaj ĝi korskuis, aliajn ofendis kaj ankaŭ donis multon por pripensadi. Noemi ne postlasas homojn indiferentaj.»
|
Jadwiga Gibczyńska aperas en "GRUPE" Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, Gliwice la 10-12.11.2000 [1]
|
Al la arta parto de la Konferenco de ILEI-Konferenco 1997 kontribuis ankaŭ Jadwiga Gibczyńska per la teatraĵo "Ĉu la nepoj nin benos ?"
En la arta programereto de la Preĝtagoj de Polaj Esperantistoj en Ĉenstoĥovo la 14-15.10.2000 E-aktorino Jadwiga Gibczyńska deklamis fragmentojn el "Myśląc Ojczyzna" (Pensante Patrujo) de Karol Wojtyła.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.