From Wikipedia, the free encyclopedia
Irving Langmuir (31a de januaro 1881 – 16a de aŭgusto 1957) estis usona kemiisto, fizikisto, kaj inĝeniero. Li ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1932 pro sia laboro en kemio de surfacoj.
La plej fama publikaĵo de Langmuir estis lia artikolo de 1919 nome "The Arrangement of Electrons in Atoms and Molecules" (La aranĝoj de elektronoj en atomoj kaj molekuloj) en kiu, konstruanter sur la teorio pri la kuba atomo de Gilbert N. Lewis kaj sur la teorio pri la kemiaj ligoj de Walther Kossel, li skizis sian "koncentran teorion de atoma strukturo".[1] Langmuir enkotiĝis en prioritata disputo kun Lewis pri tiu laboro; la prezenta lerteco de Langmuir estis ege responsa pri la popularigo de la teorio, kvankam la fido por la aŭtoreco de la teorio mem apartenas ĉefe al Lewis.[2] Estante en General Electric el 1909 ĝis 1950, Langmuir progresis en variaj fakoj de fiziko kaj kemio, inventis la gas-plenigitan ampolon kaj la atomhidrogenan luton. La laboratorio "Langmuir Laboratory for Atmospheric Research" apud Socorro (Nov-Meksiko), estis tiel nomita liahonore, same kiel la gazeto de la "American Chemical Society" pri surfac-scienco nome Langmuir.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.