From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internationale Bauausstellung Emscher Park, mallonge IBA Emscher Park, en esperanto Internacia Konstruo-Ekspozicio Emscher Park estis programo de la federaciero Nordrejnvestfalio por la subigo de la struktura krizo en la norda Ruhr-Regiono. Ĝi komenciĝis la 21-an de aprilo 1989; ĝia agado finiĝis en 1999. Ĝi kontribuis definitive al nova memkonscio de la regiono.
Internationale Bauausstellung Emscher Park | |||||
---|---|---|---|---|---|
development plan (en) Internationale Bauausstellung (en) (1989–1999) | |||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
| |||||
Tasko de ĉi tiu internacia konstruo-ekspozicio estis, meti per novaj ideoj kaj projektoj sur la urbarĥitektura, socia, kultura kaj ekologia kampoj impulsojn por la ekonomia ŝanĝo de malnova industriregiono en la norda Ruhr-Regiono, la Emscher-Regiono. En ĉi tiu procedo de strukturŝanĝo IBA Emscher Park kunlaboris vastabaze kun multaj kunagandoj: kun la komunumoj, entreprenoj, ligoj, initiativaj asocioj kaj civitanoj. 17 komunumoj de la Ruhr-Regiono estis aliĝintaj al la konstruekspozicio: Duisburg, Oberhausen, Mülheim ĉe Ruhr, Bottrop, Essen, Gladbeck, Bochum, Gelsenkirchen, Recklinghausen, Herne, Herten, Castrop-Rauxel, Waltrop, Lünen, Dortmund, Kamen kaj Bergkamen.
Kadre de dek jaroj la programo de IBA Emscher Park evoluis kaj realigis proks. 120 projektojn sur la ĉefaj laborkampoj
Entute oni investis proks. 2,5 miliardojn da eŭroj en la projektojn de IBA, de ili 1,5 miliardoj el publikaj kaj 1 miliardo el privataj fontoj. Laŭ aliaj indikoj la investoj sumiĝas eĉ je kvin miliardoj.[1]
Al la ĉefaj novigoj de IBA Emscher Park apartenas:
Ankoraŭ hodiaŭ la postsignoj de IBA Emscher Park estas videblaj. Unuflanke la gravaj industrikulturaj kaj pejzaĝaj projektoj proponas elstarajn lokojn de malfora ripozo kaj de kulturo, ekz. la Jarcentohalo en Bochum, la Gasometro en Oberhausen kaj la Landschaftspark Nord en Duisburg. Sed ankaŭ organize la tenanta organizaĵo same kiel la ideo de IBA estis daŭrigata kaj travivas per la Itinero de la Industrikulturo kaj per ĉiujare okazantaj aranĝoj kiel ekz. ExtraSchicht aŭ Ruhrtriennale rektan kontinuigon. La sukcesa kandidatiĝo de la Ruhr-Regiono por RUHR.2010 – Kultura Ĉefurbo de Eŭropo preskaŭ ne estus pensebla sen la komunaj spertoj kaj aparte sen la ekestintaj lokoj de la industrikulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.