internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Seminario (IS) estis ĝis 2009[1] internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ĉiujarfine en malsama germana urbo, de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. La lasta, 52-a IS 2008/2009, okazis en Biedenkopf, kun 138 partoprenintoj el 24 landoj[2]; tio estis iom sub la kutimaj nombroj de la tri antaŭaj jaroj de ĉirkaŭ 180 partoprenantoj.[3] Partoprenaj nombroj de 250 ĝis 300 la averaĝo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj - la plej granda IS de 1986/87 havis 440 partoprenantojn. Ekde la jarŝanĝo 2009/2010 la Junulara E-Semajno anstataŭis la IS-n kiel ties kuniĝon kun la Ago-Semajno. La unuan IS organizis Richard Reuchlin kaj Uwe Joachim Moritz.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Internacia Seminario | |||
Regiono | Germanio | |||
Periodo | Jarfine | |||
Organizanto | GEJ | |||
Ekzistas ekde | 1957 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | IS-paĝo | |||
Fota retpaĝo | bildoj.esperanto.de | |||
Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo, programo de la Internacia Seminario ofertadis ankaŭ ĝeneralajn prelegojn, ekskursojn, koncertojn kaj aliajn distrajn programerojn (kiel ekzemple la tetrinkejo gufujo). Kulmino de la IS ĉiam estis la Silvestra Balo kun danckonkurso. Aparte menciindas la 10-a IS en Münster, kiam 10 profesoroj prelegis.
"Internacia Seminario" estis la oficiala nomo. Ĉar la renkontiĝo sufiĉe ŝanĝiĝis dum la jardekoj, precipe perdante sian puran seminarian karakteron, en la 1990-aj jaroj oni komencis en la germana nomi ĝin "Internationale Woche" ("Internacia Semajno").
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.