![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/%25C2%25AB%25D0%259A%25D1%2580%25D0%25B0%25D1%2581%25D0%25BD%25D0%25B0%25D1%258F_%25D0%25BA%25D0%25BE%25D0%25B2%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B2%25D0%25B0%25D1%258F_%25D0%25B4%25D0%25BE%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B6%25D0%25BA%25D0%25B0%25C2%25BB_46-%25D0%25B3%25D0%25BE_%25D1%2584%25D0%25B5%25D1%2581%25D1%2582%25D0%25B8%25D0%25B2%25D0%25B0%25D0%25BB%25D1%258F_%25D0%25B2_%25D0%259A%25D0%25B0%25D1%2580%25D0%25BB%25D0%25BE%25D0%25B2%25D1%258B%25D1%2585_%25D0%2592%25D0%25B0%25D1%2580%25D0%25B0%25D1%2585_%25282011%2529.jpg/640px-%25C2%25AB%25D0%259A%25D1%2580%25D0%25B0%25D1%2581%25D0%25BD%25D0%25B0%25D1%258F_%25D0%25BA%25D0%25BE%25D0%25B2%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B2%25D0%25B0%25D1%258F_%25D0%25B4%25D0%25BE%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B6%25D0%25BA%25D0%25B0%25C2%25BB_46-%25D0%25B3%25D0%25BE_%25D1%2584%25D0%25B5%25D1%2581%25D1%2582%25D0%25B8%25D0%25B2%25D0%25B0%25D0%25BB%25D1%258F_%25D0%25B2_%25D0%259A%25D0%25B0%25D1%2580%25D0%25BB%25D0%25BE%25D0%25B2%25D1%258B%25D1%2585_%25D0%2592%25D0%25B0%25D1%2580%25D0%25B0%25D1%2585_%25282011%2529.jpg&w=640&q=50)
Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary (ĉeĥe Mezinárodní filmový festival Karlovy Vary, anglalingva mallongigo KVIFF) ĉiujare okazas komence de julio en la bohemia kuracloko Karlovy Vary, Ĉeĥio.
Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
filmofestivalo ![]() | |||||
Komenco | 1946 vd | ||||
Lando(j) | Ĉeĥio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/KVIFF_41.jpg/640px-KVIFF_41.jpg)
La festivalo fondiĝis en 1946, do apartenas al la plej tradiciaj filmfestivaloj tutmonde, kaj estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, Cannes, San Sebastián, Mar del Plata aŭ Venecio inter aliaj. Laŭ la nombro de venditaj enirbiletoj, ĉiujare proksimume 130 000, tamen temas pri kompare malgranda evento.
Ĉefa festivala premio estas la "kristala globo" (Kristalovy Globus). La aldona premio East of the West Award (premio "oriente de okcidento"), per kiu ekde la jaro 2005 honoriĝas ekskluzive produktaĵoj el Orienta Eŭropo, dum la lastaj jaroj iĝis la dua plej grava festivala premio.