La Internacia Kina Festivalo de Mar del Plata - hispaneFestival Internacional de Cine de Mar del Plata - estas internacia filmfestivalo en la urbo Mar del Plata de Argentino.
La festivalo fondiĝis en 1954 kaj estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, Cannes, San Sebastián, Karlovy Vary aŭ Venecio inter aliaj. Inter la jaroj 1971 kaj 1995 la festivalo pro politikaj kaj ekonomiaj kialoj post la establiĝo de armea registaro en Argentino ne okazis.
Prezidanto de la festivalo laŭ la stato de somero 2012 estas la reĝisoro Miguel Pereira.
La ĉefa festivala premio nomatas Astor de Oro - ĝi ekde la jaro 1959 estas atribuata al la festivale plej bona filmo. Sume la festivala ĵurio ĉiujare disdonas pli ol dek kvin premiojn en diversaj kategorioj.
La filmoj ĝis nun honorigitaj per la premio Astor de Oro: