La internacia Esperanto-muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine 世界语博物馆) estas la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio kun 26000 ekspoziciaĵoj; kun ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj[1] ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco (por povi kompari: La Esperantomuzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo). En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj muzeo, lingva muzeo, arkivo [+] ...
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang
muzeo
lingva muzeo, arkivo [+]

LandoĈinio

SituoZaozhuang
- koordinatoj34° 54′ 9″ N, 117° 31′ 59″ O (mapo)34.9025117.53299
Akvokolektejo0 km² (0 ha) [+]
Areo0 km² (0 ha) [+]

Estiĝo2011

Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang (Ĉinio)
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang (Ĉinio)
DEC
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi

Historio

La Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis prepari Internacian Esperanto-Muzeon en la universitato en decembro 2011. La Muzeo estas sistemota laŭ landoj internacie kaj ĉine laŭ provincoj. La motoro de la muzeo estas S-ro Sun Ming-xiao.

La muzeo estis inaŭgurita la 16-an de novembro 2013; ĉeestis interalie Cao Shengqiang, estro de la universitato de Zaozhuang, kiu poste subskribis kontrakton kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) pri kunlaboro en eldonado de libroj kaj plurmediaj produktaĵoj[1]. Pli ol 300 esperantistoj kaj gastoj kiel Lee Jung-kee (nome de la Korea Esperanto-Asocio) partoprenis en la malferma ceremonio[3].

En novembro 2016 okaze de la Kongreso de KAEM en Ĉinio okazis en la muzeo vizito de d-rino Ilona Koutny el Pollando, Poznano, kaj de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, el Svislando.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.