From Wikipedia, the free encyclopedia
LEE Jung-kee (prononco [I Zun-gi], koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, kaj fariĝis prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro en 1991.
Lee Jung-kee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | nekonata, sed konsiderante lian esperantistiĝon en 1971, certe signife antaŭ 1960 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1971–) |
Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.
En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de la Azia Komisiono de UEA dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.
Ĝis la fino de 2009 li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.
La 20-an de julio 2013 Lee Jung-kee dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, kaj denove la 23-an de julio 2016 dum la 101-a UK en Nitro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.