![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/IMEC_2.jpg/640px-IMEC_2.jpg&w=640&q=50)
IMEC
From Wikipedia, the free encyclopedia
IMEC (de Interuniversitata Mikro-Elektronika Centro) estas sendependa esplorcentro en la kampo de mikroelektroniko, nanoteknologio, artefarita inteligenteco, dezajnigaj metodoj kaj ciferecaj teknologioj por ICT-sistemoj. Imec ekestis en 1984 rezulte de programo starigita siatempe de la flandra registaro kiu volis fortigi la mikroelektronikan industrion en Flandrio. En tiu tempo ĝi daŭre estis nomata la Interuniversitata Mikro-Elektronika Centro, mallongigita kiel IMEC. Ekde 2016, la plena nomo ne plu estas uzata kaj estas konservita kiel "IMEC". Temis pri grava investo ĉe la kampuso de la Katolika Universitato de Loveno (KU Leuven), sed kun la partopreno de esplorgrupoj de aliaj flandraj universitatoj. Dume, IMEC havas esplorinterkonsentojn kun universitatoj kaj elektronikaj kompanioj tutmonde.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/IMEC_2.jpg/640px-IMEC_2.jpg)
IMEC havas pli ol 4 500 dungitojn el la tuta mondo, pintaj sciencistoj kaj fakuloj en diversaj esplorfakoj[1], interalie en la kampoj de sunpaneloj, Ĝi ankaŭ havas oficejojn en Gento, Antverpeno, Genk, Eindhoven (Nederlando), Hsinchu(Tajvano), Ŝanhajo (Ĉinio) kaj Bengaluro (Barato) kun reprezentantoj en San-Francisko (Usono) kaj Tokio.
En julio 2023, dum vizito de Ursula von der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, estis anoncite ke la Eŭropa Unio kaj Flandrio investos 1,5 miliardojn da eŭroj en la kompanio por signife pliigi ico-produktadan kapaciton en Eŭropo por redukti la dependecon de Azio[2].