urbo en la barata subŝtato Karnatako From Wikipedia, the free encyclopedia
Bengaluro (kanare ಬೆಂಗಳೂರು [bengaluru] aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata (hinda) subŝtato Karnatako, en la sudo de Barato. La urbo enhavas 9,6 milionojn da loĝantoj[1], kaj laŭ kelkaj statistikoj ĝi estas do la tria plej granda urbo de Barato.
Bengaluro | |||||
---|---|---|---|---|---|
industria grapolo megaurbo provinca ĉefurbo urbego urbo mondurbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 560000–560107 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 327 000 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 16 636 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 12° 59′ N, 77° 35′ O (mapo)12.979119877.5912997 [+] | ||||
Alto | 920 m [+] | ||||
Areo | 741 km² (74 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC + 05:30 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bangalore [+] | |||||
La angla nomo de la urbo estas angligaĵo de la kanara nomo. Nuntempe estas propono renomi la urbon laŭ ĝia origina nomo. La unuaj skribitaj referencoj pri la urbo datiĝas de la naŭa jarcento post Kristo. Dum la periodo de koloniismo, la urbo fariĝis grava centro de brita regado.
Nuntempe, Bengaluro fariĝis tre grava centro por informatikaj firmaoj, kaj ĝi estas konsiderata vigla, kosmopolita centro. La plejmulto de la loĝantaro estas hinduisma, kaj la plej parolata lingvo estas la kanara, tamen la angla kaj multaj aliaj barataj lingvoj ĉiuj estas komunaj.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 12 327 000 loĝantoj sur areo de 741 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 636 loĝantoj/km².
Bengaluro longe apartenis al Majsura reĝlando.
Bengaluro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato.
En 2008, okazis la 5-a Azia Kongreso.
En 2017, okazis la 4-a Sud-Azia Seminario[2], kadre de la jara temo de UN 2017 pri daŭripova turismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.