ĉina filozofo (1891–1962) From Wikipedia, the free encyclopedia
Hu Ŝih aŭ Hu Shih[1][2][3][4] (ĉine 胡适; 17a de Decembro 1891 – 24a de Februaro 1962), konata ankaŭ kiel Hu Suh en fruaj referencoj,[5][6] estis ĉina diplomato, eseisto, literatura fakulo, filozofo, kaj politikisto. Hu estas amplekse agnoskita nuntempe kiel ŝlosila kontribuanto al la ĉinaj liberalismo kaj lingva reformo en sia defendo de la uzado skriba de la popola ĉina lingvo.[7] Li estis influa en la Movado de la 4-a de majo, unu el la estroj de la Ĉina Novkultura Movado, estis prezidanto de la Pekina Universitato, kaj en 1939 estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo.[8] Li havis ampleksan gamon de interesoj kiel literaturo, filozofio, historio, teksta kritiko, kaj pedagogio. Li estis ankaŭ influa fakulo en "redologio" kaj tenis la faman Jiaxu manuskripton (ĉine 甲戌本) dum multaj jaroj ĝis sia morto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.