Hidroksoflavono
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
3-Hidroksoflavono aŭ C15H10O3 estas natura fitokemiaĵo, baza karbonĉeno de ĉiuj "flavonoloj", kiu apartenas al la klaso de la flavonoidoj. Ĝi estas flava solidaĵo kun antioksidigaj, antimikrobiaj, antiinflamaj, antifungaj kaj antikanceraj proprecoj. Flavonoloj estas nesolvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj tiaj kiaj kloroformo, benzeno, metanolo, etanolo, duetila etero kaj acetono.
3-Hidrokso-flavono | ||
Plata kemia strukturo de la Flavonolo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Flavonolo | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoloj. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
3-Hidrokso-flavono | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 577-85-5 | |
ChemSpider kodo | 10871 | |
PubChem-kodo | 11349 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flava solidaĵo | |
Molmaso | 238,238 g·mol−1 | |
Denseco | 1,367g cm−3 | |
Fandpunkto | 171 °C−172 °C[1] | |
Bolpunkto | 393,7 °C[2] | |
Refrakta indico | 1,679 | |
Ekflama temperaturo | 151,5 °C[3] | |
Acideco (pKa) | 8,87 | |
Mortiga dozo (LD50) | 56 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Flavonoloj ĉeestas en verda teo, ruĝaj vinberoj, ajlo, ĉefe la ruĝa ajlo, foliaj legomoj kaj beroj. Pro la formado de metala kompleksaĵo, flavonoloj iĝas pli rezistaj al fotoksidado. La plej ordinaraj flavonoloj estas la kverketino kaj la kempferolo. Kverketino kaj ĝiaj glukozidoj estas ĉieaj en fruktoj kaj vegetaloj.
Inverse, kempferolo kaj miriketino estas la malpli distribuitaj. Laŭ kelkaj raportoj, altaj prenoj de flavonolo ligiĝas al malpli alta risko rilate al la Malsano de Alzheimer. Flavonoloj reduktas la oksidivan streson kaj protektas la ĉelojn kontraŭ naturdamaĝojn.