reĝo de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Henriko la 3-a de Francio aŭ Henriko la 1-a de Pollando-Litovio (naskiĝis la 19-an de septembro 1551; mortis la 2-an de aŭgusto 1589) estis la lasta franca reĝo el la dinastio de la Valezianoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 3-a |
Li estis reĝo de Pollando-Litovio de 1573 ĝis 1574 kaj reĝo de Francio de 1574 ĝis 1589, kiam lin murdis Jacques Clément.
La reĝado de Henriko la 3-a ne sukcesis regi la regnon, dividitan inter la protestantoj de Henriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. En 1585, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar tiu estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la nova reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al katolikismo. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de Nantes, per kiu oni permesis liberon al protestantoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.