He Ziĉen
From Wikipedia, the free encyclopedia
He Ziĉen, He Ziĵen, He Zizhen (en ĉina: 贺子珍; Wade–Giles: Ho Tzu-chen; 20a de Septembro, 1910 – 19a de Aprilo, 1984) estis la tria edzino de Mao Zedong el Majo 1930 ĝis 1937. Ŝi komunistiĝis en 1925 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en 1926.
He Ziĉen | |
---|---|
He kun Mao | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1909 (1909-09-20) en Yongxin County |
Morto | 19-an de aprilo 1984 (1984-04-19) (74-jaraĝa) en Ŝanhajo |
Mortokialo | malsano |
Ŝtataneco | Dinastio Qing • Popola Respubliko Ĉinio • Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj |
Familio | |
Edz(in)o | Mao Zedong (1928–1938) |
Infanoj | Yang Yuehua • Li Min |
Okupo | |
Okupo | revoluciulo |
En 1928 ŝi konatiĝis kun Mao en la kunteksto de la gerilo, kies membro ŝi estis kiel lerta pafisto. Kiam ili geedziĝis, Mao ne estis divorcinta el sia dua edzino Yang Kaihui, kiun li estis edziniginta en 1920.[1][2] Yang estis arestita kaj ekzekutita en 1930 fare de la Kuomintango .[3]
He Zizhen havis tri filinojn kaj tri filojn kun Mao Zedong, sed escepte ilia filino, Li Min, ĉiuj aliaj aŭ mortis junaj aŭ estis separitaj el la familio. Ili plej aĝa filino, kiu estis lasita al loka familio en Fuĝjano, estis trovita kaj rekonita de frato de He Zizhen en 1973, sed neniam povis renkonti kun Mao aŭ He.[4]
En 1937, He Zizhen veturis al Sovetunio por trakti vundon iam ricevitan en batalo,[5] kaj poste studis en la Moskva Orienta Universitato. Dum He Zizhen estis en Rusio, Mao amaferis kun Jiang Qing, kiu estos lia kvara edzino.[5] Reveninte en Ĉinion en 1947, ŝi komprenis, ke ŝi ne povos havi politikan rolon en Pekino. En 1984, He Zizhen mortis malhele en Ŝanghajo.