From Wikipedia, the free encyclopedia
Harvey WEINSTEIN (la 19-an de marto 1952, Novjorko) estas iama usona filmproduktoro kiu nuntempe estas plenumanta punon pro seksmisuzo. Kune kun sia frato Bob, li fondis la sendependan filmoproduktadfirmaon Miramax, kun kiu li produktis filmojn kiel The Crying Game (1992), Heavenly Creatures (1994), Flirting with Disaster (1996) kaj Shakespeare in Love (1998). Weinstein gajnis la plej bonan filmon-Oskaron kiel produktanto de Shakespeare in Love [1] kaj sep Tony-premiojn por teatraĵoj kaj muzikaloj kiel The Producers, Billy Elliot kaj Osage County [2]. Post forlaso de Miramax, Weinstein fondis la mini- majoro The Weinstein Company kun sia frato.
Harvey Weinstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1952 (72-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato ĉe Buffalo John Bowne High School (en) State University of New York at Buffalo School of Management (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Bob Weinstein (en) |
Edz(in)o | Georgina Chapman (en) (2007–2021) |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro filmreĝisoro aktoro plenuma produktoro scenaristo |
En oktobro 2017, The New York Times kaj The New Yorker publikigis dekduojn da seksmisuzaj akuzoj kontraŭ Weinstein pro ĉikano, seksmisuzo kaj eĉ seksperforto ekde la 1970-aj jaroj [3]. Kiel sekvo, li estis forpelita de sia propra firmao kaj de la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj kaj lia edzino petis eksgeedziĝon, Weinstein estis arestita kaj akuzita pro seksperforto en Novjorko la 25-an de majo 2018.
La akuzoj incitis la movadon #MeToo, speciale forta tre la virtualejo uzante la socia amaskomunikilara kampanjo kaj sekve akuzoj de seksa fitrakto kontraŭ multaj potencaj viroj tutmonde; ĉi tiu fenomeno estas referita kiel la "Weinstein efiko".
Post tre publikigita proceso, li estis trovita kulpa de du el kvin krimoj la 24-an de februaro 2020, kaj juĝita al 23 jarojn en malliberejo [4][5]. Li estis kondamnita al 16 jaroj en malliberejo pro tri pliaj akuzoj de seksperforto [6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.