From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Hans Leo KORNBERG, RSL (14-a de Januaro 1928 – 16-a de Decembro 2019)[1] estis brit-usona biokemiisto.[2][3] Li estis Profesoro pri Biokemio Sir William Dunn en la Universitato de Kembriĝo el 1975 ĝis 1995, kaj Master de la Christ's College (Kembriĝo) el 1982 ĝis 1995.
Hans Kornberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hans Leo Kornberg | |||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1928 en Herford | ||||
Morto | 16-an de decembro 2019 (91-jaraĝa) en Falmouth | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Sheffield Queen Elizabeth Grammar School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo biokemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Biokemio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post labori dum du jaroj en la Universitato Yale kaj en la Esplorinstituto por Publika Sano en Usono, li revenis al Britio kie lia mentoro Hans Krebs estis veninta al la Oksforda Universitato kaj proponis al li postenon tie. Tiu partnereco rezultis en artikolo por la gazeto Nature,[4] pri ilia malkovro de la ciklo de la glioksilato, kaj ankaŭ en kunlabora libro titolita Energy Transformations in Living Matter en 1957.[5][6]
Estis la malkovro de enzimoj komence de la 20-a jarcento fare de Eduard Buchner, kio separis la studon de la kemiaj reakcioj de metabolo el la biologia studo de ĉeloj, kaj markis la komencojn de biokemio.[7] La kvanto de biokemia sciaro ege kreskis rapide laŭlonge de la komenco de la 20-a jarcento. Unu el la plej fekundaj el tiuj modernaj biokemiistoj estis Hans Krebs kiu faris grandajn kontribuojn al la studo de metabolo.[8] Li malkovris la ciklon de la ureo kaj poste, laborante kun Hans Kornberg, la ciklon de la citrata acido kaj de la glioksilato.[9][10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.