![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Gerolamo_Mercuriale.jpeg/640px-Gerolamo_Mercuriale.jpeg&w=640&q=50)
Girolamo Mercuriale
From Wikipedia, the free encyclopedia
Girolamo Mercuriale (1530-1606) estis itala kuracisto, botanikisto kaj filologo, kiu studis en la Universitatoj de Bolonjo, Padovo, kie li ankaŭ estis profesoro kaj konatiĝis kun Vettor Trincavella (1496–1568)[1][2], akompanante al Romo la granda kardinalo Alessandro Farnese (1520-1589). Dank'al lia famo, la urbo Forlì lin sendis kiel ambasadoron apud la papo Pio la 4-a, tie kie li restis sep jarojn. Ĉi tie li probable verkis sian famegan verkon pri la "Arto de la gimnastiko". En Pisa li fariĝis privata kuracisto de Ferdinando la 1-a de' Medici (1549-1609) kaj jam ĝus iom da famo kiel klinikisto. Li traktis ankaŭ aliajn gravajn personojn liaepoke kaj inter ili troviĝas Maksimiliano la 2-a (1564-1576), kiu lin nomumis kavaliro kaj palatina grafo.
Hieronymus Mercvrialis Foroliviensis (1530-1606) | ||
---|---|---|
![]() Itala kuracisto kaj filologo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-a de septembro 1530[mankas fonto] en Forli, ![]() | |
Morto | 8-a de novembro 1606[mankas fonto] en Forli, ![]() | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato ![]() | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo Universitato de Pizo | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto universitata instruisto kuracisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |