1546 li fariĝis kavaliro de Ordeno de ora mantelo.
printempo de 1548 Maksimiliano kiel kronprinco de ĉedanuba ŝtatgrupo forveturis al sia hispanaj parencoj.
la 13-an de septembro de 1548 en Valadolido okazis geedziĝo de princo Maksimiliano Habsburga al lia nevino Mario Hispana. Karolo la 5-a poste donis al Maksimiliano titolon de la hispana vicreĝo kaj li forveturis kun sia filo infanto Filipo ĝis Nederlando, kiu estis parto de la hispana imperio.
aprilo de 1549 Maksimiliano estis akceptita kiel estonta ĉeĥa reganto kaj oni agnoskis al li titolo ĉeĥa reĝo.
la 2-an de novembro de 1549 naskiĝo de filino Anno (edzo Filipo la 2-a Hispana).
1550 Karolo la 5-a interrompis interkonsentojn, kiujn li havis kun la frato kaj Ferdinando tuj revokis Maksimilianon el Hispanio. (Post Karolo aŭstriaj Habsburgoj estis surtroniĝontaj sur la imperiestran tronon, sed Karolo volis realigi sian filon Filipon.)
1550 naskiĝo de filo Ferdinando (li mortis la saman jaron).
1551 Maksimiliano forveturis denove Hispanion, por ke li ĉifoje forveturigu la familion la patrujon.
1564 post morto de la patro li surtroniĝis. En Bohemio, Aŭstrio kaj Hungarujo kiel Maksimiliano la 1-a kaj en la imperio kiel imperiestro Maksimiliano la 2-a.
1571 en Bohemio eldonis Johano Blahoslao La gramatikon ĉeĥan.
1572 post morto de la lasta Jagellido Sigismondo la 2-a provis realigi elekton de sia duanaskita filo Ernesto al pola reĝa trono, sed kiel nova pola reĝo estis elektita Henriko el Valois, frato de la franca reĝo Karlo la 9-a.
1573 Maksimiliano fondis en Olomouc universitaton.
la 19-an de februaro de 1575 post kelke da jaroj de prokrasto li alveturis Bohemion. Maksimiliano bezonis nome realigi elekton de sia filo Rudolfo kiel estonta ĉeĥa reĝo. Krom tio li bezonis elekti novajn impostojn, por ke li povu partopagi ŝuldojn, kiuj tiutempe atingis sep milionojn da ormoneroj. Nobelaro volontis helpi lin, sed sub kondiĉo, ke ĉio estos traktita en la landa koncilio, kie ili volis prezenti ankaŭ demandon de religia libereco. Sed Maksimiliano obstine defendis sin al debato pri permeso de la religiaj liberecoj, kaj tial li intence ne partoprenis la landajn konciliojn, kio gvidis al granda malemo de ĉeĥoj.
aprilo de 1575 Maksimiliano forveturis Dresdenon al saksia princo-elektisto, por ke li traktu kun li pri la elekto de Rudolfo kiel imperiestro.
1575 la ĉeĥa nobelaro postulis la reĝon, por ke li eldonu la t.n. konfesion, kiu certigus la religiajn liberecojn. Maksimiliano estis en ekleziaj aferoj tre modera, sed kiel imperiestro li ne povis permesi al si tion, li promesis sole buŝan destinon de la konfesio kaj ties respektadon, kun kio la nobelaro fine konsentis.
la 12-an de decembro de 1575 dum nova elektado por la pola reĝo Maksimiliano estis elektita kiel la pola reĝo kontraŭ transilvania duko Stefano Báthory. Sed ĉefa batalo inter ambaŭ kontraŭuloj estis okazonta nur venontjare. La batalo estis fine venka por Stefano Báthory, kiu eluzis tion, ke imperiestron Maksimilianon trafis kormalsano kaj neniu sciis, ĉu li entute supervivos ĝin. Stefano Báthory fariĝis en majo de 1576 la pola reĝo kaj Maksimiliano Habsburga tial estis la pola reĝo nur duonjaron.